E@I-logotipo

La planfazo de "Esperanto aktuale"

E@I planas konstrui informportalon surbaze de teknikaj solvoj de la litova retpaĝaro Esperanto-mozaika.

Sed ĝi estos multlingva, tre fleksebla kaj facile uzebla por ĉiuj. Finfine la ekstera publiko povus ekhavi bonan lokon por informiĝi pri agado de esperantistoj en diversaj lingvoj. La celo de la projekto estas ne anstataŭigi nunajn informpaĝojn, sed kunligi fortojn de ĉiuj informemaj personoj kaj per komunaj fortoj konstrui ion vere bonan. Prizorgantoj de la nunaj informpaĝoj, diversaj Esperanto-organizoj, ekhavos eblon reklami siajn servojn kaj sian agadon en multaj lingvoj al ekstera publiko.

Nuntempe okazas la planfazo de la projekto, kiun financas Esperantic Studies Foundation . Dum ĝi estas serĉataj kunlaborontoj, kolektataj ideoj, okazas plankunsidoj ks.

Diversaj informoj pri la projekto:

Se vi volas sekvi evoluon de la projekto kaj/aŭ planas iel kunlabori, vi povas aliĝi al nia listo ĉe Google, en kiu ni pridiskutas la projekton kaj de tempo al tempo sendas novaĵojn pri ĝi.