Enkonduko
Bonvenon al la biblioteko de aktuale.info!
En la sekcio Dokumentoj ni prezentas por Esperantistoj la plej gravajn dokumentojn. La unuan el ili, Deklaracion de Boulogne, prezentis Zamenhof mem dum la unua Universala Kongreso en Bulonjo-ĉe-Maro. Aliaj gravaj dokumentoj estas dum la ĝeneralaj konferencoj de UNESCO akceptitaj rezolucioj, favorantaj Esperanton. Ni rekomendas legi ilin kaj informiĝi pri ĉi tiuj gravaj atingoj de Esperanto.
En la parto Muziko ni kolektis prezentojn de laŭ ni la plej popularaj Esperantaj muzik-bandoj kaj kantistoj. Tie vi ankaŭ povos aŭskulti iliajn kantojn.
En la paĝo pri Filmoj vi povos rigardi kelkajn filmetojn, inter kiuj estas ankaŭ eltranĉitaj partoj de televidaj programoj, en kiuj oni intervjuis Esperantistojn aŭ rakontis pri Esperanto.
Utilaj ligiloj estos bona helpilo por vi, se vi volas trovi informojn pri Esperanto-organizoj, inform-paĝaroj, eblo lerni Esperanton ks. Tie vi trovos ĉiujn plej gravajn ligilojn en unu loko!
Vi vidos, ke biblioteko ankoraŭ ne estas ampleksa, sed ni po iomete aldonos diversan materialon ĉi tien. Vi estas tre bonvena helpi al ni plibonigi ĉi tiun parton de la paĝaro. Kontaktu nin pri tio.


