Muziko
Ekzistas diversaj bandoj kaj kantistoj, kiuj kantas en Esperanto (iuj el ili kantas ankaŭ en aliaj lingvoj). En ĉi tiu paĝo ni prezentas nur parton de ili. Pli multajn prezentojn de artistoj vi trovos en MusicExpress.
Ĉi tie vi povos ankaŭ aŭskulti kelkajn kantojn en Esperanto de diversstilaj artistoj (uzu la sonludigilon dekstre). Se iuj el ili plaĉos al vi, vi povos aĉeti unuopajn kantojn aŭ tutajn albumojn en Vinilkosmo - diskeldonejo kaj butiko, specialiĝanta pri esperanta muziko. Ni elkore dankas ĉiujn artistojn kaj Vinilkosmon pro afabla permeso prezenti la kantojn!
Dolchamar
"Dolchamar" estas bando el Finnlando, kiu faras elektronikan rokon en Esperanto por internacia publiko. Ĝi estas fama pro danciga ritmo, provokemaj tekstoj kaj energiaj koncertoj. "Dolchamar" faris du albumojn: "Lingvo Intermonda" kaj "Rebela Sono". La unua albumo estis sukceso en diskoaj festivaloj ĉirkaŭ la mondo kun la furora kanto "Ĉu vi pretas ?!", la unua hiphopa peco, eldonita en Esperanto. "Rebela Sono" iĝis unu el la plej multe venditaj esperantaj KDoj de ĉiuj tempoj.
Pliaj informoj en:
Hejmpaĝo MusicExpress MySpace Facebook
Esperanto Desperado
"Esperanto Desperado" estas dana/pola/bosnia grupo, kiu faras ritman kaj humuran muzikon, originale verkitan en Esperanto. La muzikistoj ludis en diversaj stelaroj kaj diversaj aranĝoj, prezentiĝis en pluraj landoj de Eŭropo, en koncertoj kaj radio-programoj. Sed nur en julio 2000 ili fariĝis vera bando. Tiam estis eldonita ilia unua KD "Brokantaĵoj". En la jaro 2004 estis eldonita dua disko - "Hotel Desperado".
Pliaj informoj en:
Hejmpaĝo MusicExpress MySpace Facebook
initials dc
"initials dc" estas muzikisto Éric Languillat el Frankfurto ĉe Majno (Germanio). Li komponas muzikon uzante gitaron, aliajn muzikilojn kaj komputilon.
Pliaj informoj en:
Hejmpaĝo MySpace Facebook
JoMo
"JoMo" (mallongigo de Jean-Marc LECLERCQ) estas franca kantisto, eks-estro de la bando "Rosemary's Babies". "JoMo" kantas tradiciajn kaj rokajn kantojn en 22 lingvoj, inter kiuj estas ankaŭ Esperanto (en ĝi li kantas tamen plej multe). Eĉ dum la plej teda aranĝo lia koncerto ekvigligas kaj ekdancigas ĉiujn partoprenantojn.
Pliaj informoj en:
MusicExpress Facebook
Ĵomart kaj Nataŝa
La duopo "Ĵomart kaj Nataŝa" venas de Kazaĥio. Ekde 1987 ili muzikas kune (nur en Esperanto) kaj ekde 1991 loĝas en Svedio. Ili eldonis kvin albumojn: "Somera Mondo" (1989), "Folioj de mia memoro" (1990), "Vi kuras de vi" (1992) kaj "Samarkand'" (1994). Poste ili lanĉis diskojn "Valso por Amikoj" (2000), "Amu Min" (2003) kaj "ĴomArtaĵoj" (2009).
Pliaj informoj en:
Hejmpaĝo MusicExpress ipernity Facebook
Kaj Tiel Plu
"Kaj tiel plu" estas grupo, kiu specialistiĝis pri katalunaj kaj internaciaj folkloraj kantoj kaj dancoj, tradukitaj al Esperanto. La grupo koncertadas en la tuta Eŭropo, neforgesante kompreneble Katalunion. En 1998 grupo lanĉis sian unuan KDon "Sojle de la klara temp'". Sekvis diskoj "Plaĉas al mi" (2004) kaj "Surplacen Venu Vi" (2009).
Pliaj informoj en:
Hejmpaĝo MusicExpress MySpace Facebook
Kajto
"Kajto" estas grupo el Nederlando, konsistanta el 4 personoj kaj kantanta en Esperanto. Ĝia repertuaro konsistas el melodioj, influitaj de folkloro, kun tekstoj originale verkitaj de poetoj el diversaj landoj de la tuta mondo. La grupo uzas plurajn muzikinstrumentojn. En siaj koncertoj la grupanoj instruas folklorajn dancojn, kantigas la publikon.
Pliaj informoj en:
Hejmpaĝo MusicExpress Facebook
Kore
"Kore" estas grupo el Nantes (Francio), sed ĝi iras trans la landlimojn per sia rokstilo, malferma al pluraj influoj. Ĝiaj muzikaĵoj temas pri ĉiutagaj aferoj. Ĝis nun estis eldonitaj du albumoj: "Kia viv'" (2000) kaj "Tielas vivo" (2007).
Pliaj informoj en:
Hejmpaĝo MusicExpress MySpace
La Porkoj
Alejandro Cossavella, transnacia muzikisto kaj bandestro de "La Porkoj", estas kantisto kaj gitaristo, naskiĝinta en Argentino. Li partoprenis multajn bandojn, kun kiuj li faris plurajn koncertojn en Argentino kaj Eŭropo. Inter ili elstaras La Porkoj, lia unua rokbando en Esperanto. La bando havas varistilan repertuaron, kun poeziaj kaj kuraĝaj tekstoj, kiuj malaperigas iun ajn heziton danci kaj kanti kun ili.
Pliaj informoj en:
MusicExpress Facebook
Martin & la talpoj
Martin Wiese estas konata kiel gitaristo kaj ĉefa kantisto de la esperanta grupo "Persone". En 2007 aperis lia unua solo-albumo, kiun ĉefe eniras novaj kantoj, sed eblas trovi ankaŭ kelkajn malnovajn kantojn de "Persone".
Pliaj informoj en:
MySpace ipernity Facebook
Merlin
"Merlin" aperis en 1994. Ekde la jaro 1998 grupo okupiĝas pri "Merlin Esperante" - interpretas kovraĵajn kaj proprajn kanzonojn en Esperanton. Tiu flanko vokis atenton de homoj kaj institucioj en Brazilo kaj aliaj landoj. De tio rezultiĝis ilia unua KD Por la Mondo, eldonita en Vinilkosmo kaj lanĉita por 80 landoj. La albumo enhavas kantojn pri aktualaj temoj kiel frateco, egaleco kaj amo.
Pliaj informoj en:
MusicExpress
Morice Benin
Morice Benin estas franca artisto, kantanta jam de 1969. Lia albumo Je vis (1974) vendiĝis je pli ol 100.000 ekzempleroj. Li ne nur kantas, sed ankaŭ kreas spektaklojn kaj ĉiam provas sekvi la evoluon de kulturoj. Morice ricevis premiojn de Akademio Charles Gros kaj de SACEM. Kvankam li tute ne komprenas Esperanton, en 2002 li eldonis esperantan albumon "In-Spir'".
Pliaj informoj en:
Hejmpaĝo MusicExpress Facebook
Nikolin'
"Nikolin'" estas belg-devena kantistino. Ŝi kantas en la franca kaj en Esperanto - lingvo, kiun ŝi trovas tre bela, poezia, ebliganta poeziajn nuancojn kaj ankaŭ tre bele sonas. Komence ŝi estis instruistino kaj multe kantis, dancis kaj ankaŭ faris teatraĵojn kun la infanoj. Poste ŝi forlasis la instruadon por nur kanti, muziki kaj memstare fari muzikaktivecojn. "Nikolin'" lanĉis ses albumojn. En belga konkurso "La bona Formiko" de "Nikolin'" estis elektita de infanoj kiel la plej bela kanto.
Pliaj informoj en:
MusicExpress
Paŭlo Moĵajev
Ruso, de naskiĝo loĝanta en Krimeo (Ukrainio). En 2005 estis eldonita lia unua albumo kun la nomo "Pluke-Traduke". Preskaŭ ĉiuj kantoj de ĉi tiu albumo estas tradukitaj de aliaj lingvoj.
Pliaj informoj en:
Hejmpaĝo
Persone
"Persone" estas triopo de Svedio, ekzistanta de 1986. Ĝia danciga muziko alportas poeziajn tekstojn, ĉiam en Esperanto. La muzikon kaj la tekstojn kreas la grupo mem. La stilo, kvankam vere propra, iom similas al tiu de "Police" kaj "U2". Kvankam "Persone" estas triopo, la bando sonas koncerte kvazaŭ ĝi havus pli ol tri personojn. Kiel tio eblas, eĉ la bandanoj mem ne komprenas.
Pliaj informoj en:
Hejmpaĝo MusicExpress Facebook
Ralph Glomp
Ralph Glomp ekde 1989 estas kantisto de germanaj kantoj. Li koncertis sur multaj scenejoj en Germanio kaj kantis dum aranĝoj de radiostacioj. Glomp kantas proprajn kantojn kaj ankaŭ konatajn kantojn el Germanio aŭ el la tuta mondo. La kantoj, biografiaj kaj fantaziaj, temas pri virinoj kaj viroj, disputo kaj amo...
Pliaj informoj en:
Hejmpaĝo MusicExpress Facebook
Solotronik
"Solotronik" estas grupo de unusola persono Edu Vargas el Hispanio. Li estas komponisto de klasika kaj moderna muziko.
Pliaj informoj en:
MusicExpress Facebook
Supernova
"Supernova" estas rokbando el Brazilo. La muzikstilo estas potenca roko, kun melodiaj voĉoj, frapa gitarumado kaj vigla ritmo. La unua albumo "Supernova" estis verkita kaj registrita dum 3 jaroj en diversaj studioj de Eŭropo kaj Ameriko kaj finfine lanĉita en 2006 de Vinilkosmo. Notindas, ke ilia muzik-video \"Pasio en Katen'\" estas la unua muzikvideo, profesie realigita en Esperanto.
Pliaj informoj en:
MySpace Facebook


































