Dato: 23-02-2012

Ensaluti

Se vi jam registriĝis ĉe la paĝaro kaj volas ensaluti, simple plenigu la suban formularon. Atentu, ke se vi jam registriĝis ĉe la paĝaro lernu!, viaj datumoj validas ankaŭ ĉi tie.

Registriĝi

Se vi estas nova uzanto kaj volas registriĝi ĉe tiu ĉi paĝaro, bonvolu plenigi la suban formularon. Atentu, ke se vi jam registriĝis ĉe la paĝaro lernu!, viaj datumoj validas ankaŭ ĉi tie, vi ne devas denove registriĝi, simple ensalutu per la maldekstra formularo.

Komunaj notindaĵoj

  1. La paĝaron uzas homoj de diversaj aĝoj kaj de diversaj kulturoj, pro tio ni petas vin ĉiam esti tolerema kaj ĝentila en via komunikado kun aliaj uzantoj de aktuale.info.
  2. Registriĝante ĉe aktuale.info vi aŭtomate iĝas membro de la neregistara kaj nepolitika civitana organizo E@I. E@I estas internacia organizo, kiu kreis kaj prizorgas aktuale.info. Pli da informoj pri E@I kaj la membreco.
  3. Por povi uzi pli da servoj de la paĝaro ol simplaj uzantoj, vi devas registriĝi. Sed por tio vi estos petata disponigi aktualajn kaj ĝustajn personajn informojn, ekzemple, nomon, naskiĝdaton ks. Ĉi tiuj informoj estos kolektataj kaj uzataj en akordo kun la Privateca politiko.
  4. Vi respondecas pri la sekreta konservado de viaj salut-informoj. Vi respondecas ankaŭ pri ĉiaj kaj ĉiuj agoj faritaj per via konto kaj vi konsentas tuj atentigi aktuale.info okaze de eventuala misuzo de via konto, salut-informoj aŭ okaze de ĉiа ajn rompo de ilia sekurigo.
  5. Aktuale.info?? zorgas pri la sekureco kaj privateco de ĉiuj siaj uzantoj, speciale de infanoj. Tial gepatroj, kiuj permesas al siaj infanoj uzi aktuale.info helpu al ili per kreo de koncerna konto kaj per superrigardo de ilia aliro al la servoj. Notu bone, se vi permesos al via infano uzi la paĝaron, konvinkiĝu, ke la enhavo estas taŭga por via infano.
  6. Aktuale.info?? ne pretendas posedon de enhavo, kiun vi sendas, afiŝas aŭ montras aŭ havebligas en aŭ per la servoj. Vi (kaj ĉiu koncernata alia) tamen konsciu, ke la enhavon de la retejo aktuale.info (inkluzive artikoloj, fotoj, son- kaj video-dosieroj) oni rajtas libere uzi, laŭ la regularo de "Kreivaj komunaĵoj". Per alŝuto, havebligo de viaj ajnaj datumoj vi do konsentas kun la libera uzo de ili, laŭ la principoj de aktuale.info.
  7. Sendante, afiŝante aŭ montrante enhavon en aŭ per la servoj, vi donas al aktuale.info tutmonde validan, ne-ekskluzivan kaj senpagan permeson reprodukti, adapti, disdoni kaj publikigi tiun enhavon per la servoj, inkluzive pere de RSS-fluoj aŭ per alia informflua metodo, kiun la servoj proponas. Ankaŭ vi donas rajton al aktuale.info tutmonde validan, ne-ekskluzivan kaj senpagan permeson reprodukti, adapti, disdoni kaj publikigi tiun enhavon cele al prezentado de, disvastigado de, kaj varbado por la servoj.
  8. Aktuale.info?? rezervas al si la rajton rifuzi afiŝadon, prezentadon aŭ transmetadon de ĉia ajn enhavo. Ni ankaŭ rajtas aldone forigi ĉiun ajn enhavon laŭ propra bontrovo.
  9. Uzante la servojn de aktuale.info vi agnoskas kaj konsentas, ke ni rajtas aliri, konservi kaj malkaŝi informojn el via konto kaj ajnan enhavon rilatan al tiu konto, se leĝo tion postulas, aŭ pro fido, ke tia aliro, konservado aŭ malkaŝo estas laŭracie necesa por: (a) plenumi iun aplikeblan leĝon, regulon, laŭleĝan procedon aŭ devigan registaran postulon, (b) devigi plenumon de la Kondiĉoj por uzado de la paĝaro, inkluzive esploradon de eventuala malrespekto al tiuj ĉi, (c) malkaŝi, eviti, aŭ alimaniere pritrakti trompadon, aferojn de sekureco aŭ teknikajn problemojn (speciale inkluzive de filtrado de trudmesaĝoj), aŭ (d) protekti kontraŭ minacoj al la rajtoj, propraĵo aŭ sekureco de aktuale.info, ĝiaj uzantoj aŭ la publiko, kiel postulate aŭ permesate de leĝo.
  10. Aktuale.info?? rajtas limigi la nombron de transsendoj, kiun vi povas ricevi aŭ aldoni pere de la servoj, sed ankaŭ la kvanton de spaco por konservado, de kapacito aŭ de aliaj fontoj, kiujn vi povus uzi.
  11. Kiam aktuale.info montras al vi tradukon de Esperanta versio de tiuj ĉi Kondiĉoj por uzado de la paĝaro, vi konsentas, ke tiu traduko estas montrata al vi nur kiel indiko, kaj ke ekskluzive Esperanta versio difinas precize la enhavon de viaj kontraktaj rilatoj kun aktuale.info.
  12. Aktuale.info?? rajtas en ajna momento ŝanĝi la regulojn pri uzado de la paĝaro.

Uzantoj de aktuale.info rajtas

  1. Legi, spekti aŭ alimeniere uzi la materialon, kiu estas publikigita en aktuale.info: artikolojn, novaĵojn, blogojn, fotojn, filmetojn ks.
  2. Libere kopii kaj plu-utiligi la enhavon de la retejo (inkluzive artikoloj, fotoj, son- kaj video-dosieroj), laŭ la regularo de "Kreivaj komunaĵoj".
  3. Aliri kaj redakti siajn datumojn per sia persona konto.
  4. Ricevi novaĵojn aŭ aliajn elektitajn retpoŝtajn leterojn. Eblas ankaŭ rifuzi ricevadon de tiaj leteroj.
  5. Atentigi la teamon de aktuale.info pri ajnaj problemoj, eraroj aŭ misuzoj, rilataj ĉu kun la teknika, ĉu kun la enhava partoj de la retejo.
  6. Ĉesigi la uzadon de aktuale.info en ajna momento sen devo informi pri tio teamon de aktuale.info.

En la tuta paĝaro estas malpermesite

  1. Uzi fivortojn aŭ ofendajn esprimojn. Tio inkluzivas ankaŭ uzantnomojn, sinprezentojn ks.
  2. Uzi maldecajn bildojn aŭ fotojn, kiuj iel ofendas aliajn uzantojn aŭ kulturojn.
  3. Ŝajnigi sin iu ajn persono aŭ ento, inkluzivante funkciulon de aktuale.info, gvidanton, aŭ gastiganton, sed ne limigante al tiuj ĉi, aŭ false aserti aŭ alimaniere misprezenti vian familiecon kun persono aŭ ento.
  4. Enmeti informojn, kiuj:
    • elvokas nacian, rasan, religian, socian kaj seksan malamon;
    • disvastigas, propagandas aŭ reklamas perforton, narkotaĵojn aŭ similajn substancojn;
    • iel kalumnias, ofendas iun ajn homon;
    • malrespektas rajton de persono al la privata vivo;
    • malrespektas ies aŭtorajn rajtojn, markojn aŭ licencojn. Se vi uzas kopirajtan materialon, nepre indiku la fonton.
  5. Uzi la paĝaron por reklamado, spamado aŭ iu ajn maniero de petado aŭ komercaj celoj.
  6. Enmeti skriptojn, kiuj povas damaĝi la paĝaron.

Administrantoj de aktuale.info rajtas bloki vin, se vi ne observos la regulojn. Se vi rimarkas, ke iu uzanto ne observas la regulojn, informu nin pri tio.

Vi povas registriĝi ĉe la paĝaro nur se vi konsentas kun ĉiuj supre listigitaj reguloj kaj kondiĉoj. Krome aktuale.info povas nuligi vian registriĝon, se estos klare rimarkite, ke vi ne observas la regulojn kaj kondiĉojn.