Rezulto: 1-50 el 139
- 1. La 16 reguloj de gramatiko de Esperanto (16 reguloj)
- estas resumo de la gramatiko de Esperanto, kiu aperis en la Unua Libro.
http://eo.wikipedia.org/wiki/16_reguloj_de_gramatiko_de_Esperanto - 2. Adasismo
- estas kutimo en Esperanto-poezio rimi per {1}sufiksoj{/1}, abomenata de la {2}Parnasa Gvidlibro{/2}.
http://eo.wikipedia.org/wiki/Adasismo - 3. Akademio de Esperanto (AdE)
- estas sendependa lingva institucio, kies tasko estas konservi kaj protekti la fundamentajn principojn de la lingvo Esperanto kaj kontroli ĝian evoluon.
http://eo.wikipedia.org/wiki/Akademio_de_Esperanto - 4. Asocio de Esperantistoj Handikapuloj (AEH)
- estas internacia Esperanto-asocio por sane handikapitaj esperantistoj.
http://eo.wikipedia.org/wiki/Asocio_de_Esperantistoj_Handikapuloj - 5. Ago-tago
- estas la unua sabato de oktobro, kiam {1}esperantistoj{/1} koncentriĝas pri {2}varbado{/2}.
- 6. Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS)
- estas universitateca institucio en San-Marino, kiu uzas Esperanton kiel laborlingvon.
http://eo.wikipedia.org/wiki/Akademio_Internacia_de_la_Sciencoj - 7. Akademio Literatura de Esperanto (ALE)
- estas Esperanto-asocio de esperantlingvaj verkistoj.
http://eo.wikipedia.org/wiki/Akademio_Literatura_de_Esperanto - 8. Aligatorejo
- estas programero de Esperanto-aranĝo, kiam oni rajtas paroli ĉiujn lingvojn krom Esperanto kaj sia denaska lingvo.
http://eo.wikipedia.org/wiki/Aligatorejo - 9. Aligatori
- signifas paroli inter esperantistoj alian lingvon ol Esperanton, kiu estas gepatra lingvo nur de parto de la ĉeestantaro.
http://eo.wikipedia.org/wiki/Aligatori - 10. Aligita membro (AM)
- estas persono, kiu aŭtomate membras en internacia {1}Esperanto-asocio{/1}, ĉar li aŭ ŝi estas membro de iu ĝia aligita asocio ({2}landa asocio{/2}, {3}landa sekcio{/3}, {4}faka asocio{/4}, {5}faka sekcio{/5}), kontraste al {6}individua membro{/6}.
- 11. Amasloĝejo
- estas malmultekosta maniero loĝi dum Esperanto-aranĝo, kiu provizas komunan grandan salonon, en kiu la partoprenantoj dormas en dormosakoj sur matracoj.
- 12. Angoroj
- estas la unua longdaŭra filmo originale parolata en Esperanto (Francio, 1964).
http://eo.wikipedia.org/wiki/Angoroj - 13. Antaŭkongreso
- estas malgranda Esperanto-aranĝo, organizita tempe kaj geografie proksime al la granda.
- 14. Artaj Konfrontoj en Esperanto (ArKonEs)
- estas sendependa semajnfina kultura kaj arta Esperanto-aranĝo, okazanta ĉiujare en Poznań (Pollando).
http://eo.wikipedia.org/wiki/Arkones - 15. Ata-ita-diskuto
- estis akra diskuto pri la ĝusta uzo de participoj en Esperanto, kiu daŭris de la 1930-aj ĝis la 1960-aj jaroj.
http://eo.wikipedia.org/wiki/Ata-ita-diskuto - 16. Bahaa Kredo (Bahaismo)
- estas religio naskiĝinta en la 19-a jarcento en Irano, kiu kuraĝigas siajn membrojn lerni Esperanton.
http://eo.wikipedia.org/wiki/Bahaa_Kredo - 17. Beaufront, Louis de (Bofronto)
- estas franca pioniro de {1}Esperanto{/1} (1855-1935), kiu en 1907 prezentis la {2}planlingvon{/2} {3}Ido{/3}.
http://eo.wikipedia.org/wiki/Louis_de_Beaufront - 18. Biciklista Esperantista Movado Internacia (BEMI)
- estas {1}asocio{/1} de {2}Esperanto{/2}-parolantaj biciklistoj kaj {3}faka sekcio{/3} de {4}TEJO{/4}.
http://eo.wikipedia.org/wiki/Bicik...ta_Esperantista_Movado_Internacia - 19. Biblioteko Hector Hodler (BHH)
- estas unu el la plej grandaj {1}Esperanto{/1}-bibliotekoj, kiu situas en la {2}Centra Oficejo de UEA{/2} en Roterdamo (Nederlando), nomita laŭ {3}Hector Hodler{/3}, la fondinto de {4}UEA{/4}.
http://eo.wikipedia.org/wiki/Biblioteko_Hector_Hodler - 20. Bjalistoko (Białystok)
- estas urbo en nordorienta Pollando, kie en 1859 naskiĝis {1}L. L. Zamenhof{/1}.
http://eo.wikipedia.org/wiki/Bjalistoko - 21. Bona Espero
- estas komunumo kaj bieno-lernejo por malriĉaj infanoj en Alto Paraíso (Brazilo), fondita de esperantistaj geedzoj Giuseppe kaj Ursula Grattapaglia.
http://eo.wikipedia.org/wiki/Bona_Espero - 22. Bonantagulo (Kielvifartasulo)
- estas eterna komencanto en Esperanto, kies scio de la lingvo limiĝas al simplaj frazoj kiel "bonan tagon" kaj "kiel vi fartas".
http://eo.wikipedia.org/wiki/Esperantaj_idiotismoj - 23. Bulonjo-ĉe-Maro (Boulogne-sur-Mer)
- estas urbo en norda Francio, kie en 1905 okazis la 1-a {1}Universala Kongreso de Esperanto{/1} kaj estis akceptita la {2}Bulonja deklaracio{/2}.
http://eo.wikipedia.org/wiki/Bulonjo-%C4%89e-Maro - 24. Budapeŝta skolo
- estas Esperanto-literatura skolo en la 1930-aj jaroj, koncentrita ĉirkaŭ la revuo Literatura Mondo kaj la poeto Kálmán Kalocsay (1891-1976).
http://eo.wikipedia.org/wiki/Budapeŝta_skolo - 25. Deklaracio pri la esenco de Esperantismo (Bulonja deklaracio)
- estas dokumento difinanta la principojn de la {1}Esperanto-movado{/1} kaj la {2}Fundamenton de Esperanto{/2} kiel lingvan bazon de {3}Esperanto{/3}, akceptita de la 1-a {4}Universala Kongreso de Esperanto{/4} en {5}Bulonjo-ĉe-Maro{/5} (1905).
http://eo.wikipedia.org/wiki/Bulonja_Deklaracio - 26. Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia (CDELI)
- estas {1}interlingvistika{/1} fako de la urba biblioteko en La Chaux-de-Fonds (Svislando), fondita en 1967.
http://eo.wikipedia.org/wiki/Centr..._Esploro_pri_la_Lingvo_Internacia - 27. Centro por Esploro kaj Dokumentado pri la Mondaj Lingvo-Problemoj (CED)
- estas scienca esplor-instituto pri {1}Esperanto{/1}, fondita en 1952 kadre de {2}Universala Esperanto-Asocio{/2}.
http://eo.wikipedia.org/wiki/Centr...do_pri_la_Mondaj_Lingvo-Problemoj - 28. Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio (CO de UEA)
- estas la ĉefa sidejo de {1}Universala Esperanto-Asocio{/1} situanta en Roterdamo (Nederlando), de kie plentempaj dungitoj gvidas la asocion.
http://eo.wikipedia.org/wiki/Centra_Oficejo_de_UEA - 29. Doktoro Esperanto (D-ro Esperanto)
- estas pseŭdonimo de {1}L. L. Zamenhof{/1}, sub kiu li publikigis la {2}Unuan Libron{/2} kaj kiu donis nomon al la lingvo {3}Esperanto{/3}.
http://eo.wikipedia.org/wiki/D-ro_Esperanto - 30. Delegito de Universala Esperanto-Asocio (delegito de UEA)
- estas reprezentanto de {1}Universala Esperanto-Asocio{/1} en certa urbo aŭ lando aŭ pri certa fako, kiu plenumas servopetojn de aliaj membroj.
http://eo.wikipedia.org/wiki/Delegito_de_UEA - 31. Denaska Esperanto-parolanto (denaskulo)
- estas persono, kiu parolas Esperanton kiel unu el siaj gepatraj lingvoj, kutime infano de internacia esperantista paro.
http://eo.wikipedia.org/wiki/Denaskaj_Esperanto-parolantoj - 32. Distribuita Lingvo-Tradukado (DLT)
- estis komputila projekto de la nederlanda firmao BSO en la 1980-aj jaroj, subvenciita de la nederlanda ministerio pri ekonomiaj aferoj, kies celo estis krei duonaŭtomatan maŝintradukilon kun uzo de {1}Esperanto{/1} kiel {2}pontolingvo{/2}.
http://eo.wikipedia.org/wiki/Distribuita_Lingvo-Tradukado - 33. Edukado@Interreto (E@I)
- estas internacia neregistara junulara organizo kreita en 1999, kiu okupiĝas pri projektoj rilataj al edukado ĉe interreto, inter kiuj enestas ankaŭ multaj kiuj rilatas al {1}Esperanto{/1}, ekz. {2}lernu!{/2} aŭ Esperanto-aktuale.
http://ikso.net - 34. Enciklopedio de Esperanto (EdE)
- estas duvoluma enciklopedio pri la Esperanto-movado kun ĉirkaŭ 2500 artikoloj, eldonita en Budapeŝto (Hungario) en 1934.
http://eo.wikipedia.org/wiki/Enciklopedio_de_Esperanto - 35. Eŭropo-Demokratio-Esperanto (EDE)
- estas eŭropnivela politika partio, kiu celas pere de Esperanto plibonigi la kompreniĝon kaj plifortigi la demokration en Eŭropo kaj kiu partoprenis la elektojn por la Eŭropa Parlamento en 2004 kaj 2009.
http://eo.wikipedia.org/wiki/E%C5%ADropo_-_Demokratio_-_Esperanto - 36. Esperanto en perspektivo (EeP)
- estas manlibro pri la {1}Esperanto-movado{/1}, iniciatita de {2}Ivo Lapenna{/2} kaj eldonita en 1974 de {3}Universala Esperanto-Asocio{/3}.
http://eo.wikipedia.org/wiki/Esperanto_en_perspektivo - 37. Eŭropa Esperanto-Unio (EEU)
- estas asocio por antaŭenigi Esperanton en la Eŭropa Unio por igi la Eŭropan Union lingve efika kaj sendiskriminacia.
http://eo.wikipedia.org/wiki/E%C5%ADropa_Esperanto-Unio - 38. eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde
- estas teksto, kiu enhavas ĉiujn {1}supersignitajn{/1} literojn de la {2}Esperanto{/2}-alfabeto kaj per kiu oni testas ilian ĝustan aperon en komputila medio.
- 39. Eŭropa Junulara Fondaĵo (EJF)
- estas fondaĵo de la Konsilio de Eŭropo, fondita en 1972, kiu subvencias eŭropan junularan agadon kaj en kiu membras ia. {1}TEJO{/1} kaj {2}E@I{/2}.
http://www.eyf.coe.int/fej/ - 40. Esperantic Studies Foundation (ESF)
- estas {1}interlingvistika{/1} instanco kaj fondaĵo, fondita en 1968 en Usono, kiu subvencias edukajn projektojn (ekz. {2}lernu!{/2}) kaj sciencajn esplorojn.
http://eo.wikipedia.org/wiki/Esperantic_Studies_Foundation - 41. Esperanta Civito
- estas internacia {1}Esperanto-asocio{/1} kun federisma strukturo inspirita de la {2}Manifesto de Raŭmo{/2}, fondita en 1998, kiu malferme kritikas la agadon de {3}Universala Esperanto-Asocio{/3}.
http://eo.wikipedia.org/wiki/Esperanta_Civito - 42. Esperanta PEN-Centro
- estas Esperanto-branĉo de la PEN-klubo internacia, kun ligoj al la Esperanta Civito.
http://eo.wikipedia.org/wiki/Esperanta_PEN-Centro - 43. Ido (Esperantido)
- estas {1}planlingvo{/1}, kiun en 1907 prezentis {2}Louis de Beaufront{/2} kiel reformon de {3}Esperanto{/3} kaj kiu kaŭzis skismon en la {4}Esperanto-movado{/4}, sed ankaŭ iom influis la pluan evoluon de la lingvo.
http://eo.wikipedia.org/wiki/Ido_%28lingvo%29 - 44. Esperantujo (Esperantio)
- estas neformala nomo, kvazaŭ de lando, por la komunumo de Esperanto-uzantoj kaj la agado, kiu en ĝi okazas.
http://eo.wikipedia.org/wiki/Esperantujo - 45. Esperantisto
- estas ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto, tute egale por kiaj celoj li aŭ ŝi ĝin uzas (laŭ la Bulonja deklaracio).
http://eo.wikipedia.org/wiki/Esperantisto - 46. Lingvo Internacia de Doktoro Esperanto (Esperanto)
- estas la plej disvastigita {1}internacia helplingvo{/1}, publikigita de {2}L. L. Zamenhof{/2} sub la pseŭdonimo {3}Doktoro Esperanto{/3} en 1887 en Varsovio (hodiaŭ Pollando).
http://eo.wikipedia.org/wiki/Esperanto - 47. Esperanto-aranĝo (Esperanto-renkontiĝo)
- estas renkontiĝo de personoj el diversaj landoj, kies celo estas, ke la partoprenantoj komunike praktiku Esperanton.
http://eo.wikipedia.org/wiki/Esperanto-renkonti%C4%9Do - 48. Esperanto-asocio (Esperanto-organizo)
- estas asocio de esperantistoj, kiu laboras ĉe landa, regiona aŭ tutmonda nivelo kaj kies celo estas disvastigi aŭ utiligi Esperanton.
http://eo.wikipedia.org/wiki/Esperanto-asocio - 49. Esperanto-flago
- estas unu el la simboloj de {1}Esperanto{/1}, verda kun {2}verda stelo{/2} sur blanka fono en la supra-maldekstra angulo, origine flago de la {3}Esperanto-klubo{/3} de {4}Bulonjo-ĉe-Maro{/4}, alprenita dum la 1-a {5}Universala Kongreso de Esperanto{/5} en 1905.
http://eo.wikipedia.org/wiki/Esperanto-flago - 50. Esperanto-klubo (Esperanto-grupo)
- estas grupo de esperantistoj, kies celo estas disvastigi aŭ utiligi Esperanton, sed kiu malkiel Esperanto-asocioj laboras en pli loka kaj malpli formala maniero kaj organizas oftajn kunvenojn, en kiuj la membroj praktikas Esperanton.
http://eo.wikipedia.org/wiki/Esperanto-klubo

