"Hamleto" de Ŝekspiro estis unu el la unuaj grandaj verkoj, kiujn L.L. Zamenhof tradukis al Esperanto.
Esperanto estas la plej uzata planlingvo kaj la sola, kiu evoluis en ĉiuj uzokampoj.
Literaturaj verkoj estas ne nur tradukataj al Esperanto. Estas multaj verkoj, origine skribitaj en Esperanto. Statistiko montras, ke ĝuste la originalaj verkoj estas pli bone aĉetataj en la Esperanta merkato.
En Esperanto vortoj ĉiam estas akcentataj sur la antaŭlasta silabo.
Esperantistoj, kiuj dum aranĝoj parolas inter si en siaj naciaj lingvoj, estas ŝerce nomataj "krokodiloj", kaj kiuj parolas inter si en aliaj fremdaj lingvoj - "aligatoroj".
La plej fama simbolo de Esperanto estas la kvinpinta verda stelo, kiu simbolas la esperon (verdo estas koloro de espero) sur la kvin kontinentoj, kaj kiu ankaŭ ornamas la Esperantan flagon.
La plej granda klariga vortaro de Esperanto estas PIV (Plena Ilustrita Vortaro), kiun eldonas SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda). La vortaro de la plej lasta eldono havas 1268 paĝojn. Ĝi enhavas ne nur vortojn, sed ankaŭ multajn ekzemplojn.
La unua lernolibro de Esperanto aperis la 26-an de julio 1887 en Varsovio. Ĝi enhavis ĉefajn 16 gramatikajn regulojn kaj 900 vortradikojn.
Estas sufiĉe multe da hoteloj kun la nomo "Esperanto", ekzemple, en Kroatio, Slovakio, Bulgario, Germanio. Tiu en Germanio estis speciale farita por kongresoj kaj aliaj grandaj aranĝoj.
Pluraj entreprenoj tra la mondo donas al siaj varoj Esperantan nomon. Verŝajne la plej fama estas trinkaĵo "Mirinda" de la firmao Pepsi. Ankaŭ la brakhorloĝoj "Movado" portas Esperantan nomon.
La teksto disponeblas laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 3.0 Neadaptita.
Aldonaj kondiĉoj povas esti aplikeblaj, vidu la uzkondiĉojn por detaloj.
Programado kaj aspektigo:
Studio GAUS.


