Historio
Estas malfacile precize difini, kio estas la historio de Esperanto. Historio de unuopa lando povas koncentriĝi je tiu lando. La historio de Esperanto havas plurajn aspektojn:
- la lingva historio, do la estiĝo kaj evoluo de la lingvo mem;
- la homoj kiuj parolas Esperanton, tio estas la lingva komunumo;
- la Esperanto-movado kun la strebado subteni la lingvon kaj akceptigi ĝin;
- la organizaĵoj;
- la kulturaj produktoj de la lingvo-komunumo.
La unua varbilo por la nova lingvo estis la "unua libro" el julio 1887, kiun Ludoviko Lazaro Zamenhof publikigis en Varsovio. Temis fakte nur pri 40-paĝa broŝuro. Tiun kaj aliajn varbilojn Zamenhof dissendis, kaj li metis anoncojn en gazetojn. Tiel ĉi ĉio komenciĝis...


