Aktuala historio
Dum la 80-aj jaroj la Esperanto-komunumo daŭre relative prosperis. Certe tute for de la tradiciaj nerealismaj celoj, ĝi estis stabila kaj eĉ kreskis iomete. En 1982 okazis la unua Universala Kongreso de Esperanto sur la suda parto de la terglobo, nome en Brazilo. Ankaŭ kvar jarojn poste ĝi estis ekstereŭrope, en Ĉinio, kaj denove kvar jarojn poste en Kubo. Plimultiĝis landaj asocioj en Afriko kaj Azio (i.a. tiuj en Ebura Bordo kaj Pakistano aliĝis al UEA en 1989). Tamen oni devas konsideri ke estas malfacile en la t.n. "tria mondo" vivteni Esperanto-komunumojn sen konstanta helpo el la pli riĉaj landoj.
La Orienta Eŭropo eksigo de komunismo en la komenco de la 1990-aj jaroj signifis novan epokon por la orienteŭropaj Esperanto-asocioj. La disfalo de burokrataj socialistaj reĝimoj en la USSR kaj orienta Eŭropo forprenis per unu bato signifajn materiajn rimedojn, kiel subvenciitaj propraĵoj kaj eldonaĵoj, salajritaj funkciuloj kaj instruistoj. Esperantistaj organizaĵoj estis dekumitaj kaj kluboj fermitaj. Aliflanke, oni liberiĝis el oficialaj propagandaj politikoj kaj aperas ĝojo pri la nova libereco kun ebloj de vojaĝoj eksterlanden.
Iom post iom dum 90-aj jaroj la interreto ekstaris kiel komunikilo por la ĝenerala publiko, kio profitis al la internacia Esperanto-komunumo. Konsidera parto de la esperanta komunikado kaj publikigado okazas nun nur interrete.




