Dato: 19-05-2012

Historio laŭ datoj

Jaro Tago Evento
1859 15.12 Naskiĝis Ludoviko Lazaro Zamenhof - la iniciatinto de Esperanto.
1878 Pretiĝis la unua primitiva formo de Esperanto, kiun Zamenhof nomis "Lingwe Uniwersala". Sed ĝi estis ankoraŭ sufiĉe malsama de la nuna Esperanto.
1884 Post perfektigo la lingvo ricevis formon de la nuna Esperanto.
1887 26.07 Ĉe la presejo Keller aperis la unua libro de "La Lingvo Internacia", unue en la rusa, poste en pliaj lingvoj.
1888 Aperis la "Dua Libro".
1889 En Nurenbergo aperis la unua Esperanta revuo "La Esperantisto", fondiĝis unuaj Esperanto-kluboj.
1905 5-12.08 Francoj sukcesis organizi la unuan Universalan Kongreson. Ĝin partoprenis 688 kongresanoj el 20 landoj. Dum tiu kongreso oni akceptis interalie Lingvan Komitaton kaj la Fundamenton de Esperanto, por servi al la stabileco kaj evoluo de la lingvo.
1908 Fondiĝis Universala Esperanto-Asocio (UEA) - poste la plej granda Esperanta asocio.
1917 14.07 En Varsovio mortis Zamenhof, estante 57-jara.
1921 Fondiĝis Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), por laboristoj. Ekde la jaro 1970 ĝi eldonas la plej grandan Esperanto-vortaron - Plenan Ilustritan Vortaron de Esperanto (PIV).
1927 Aperis unu el la unuaj sondiskoj kun Esperanto-teksto, nome de la UEA-prezidanto Edmond Privat.
1933 La esperantistoj de UEA kaj naciaj societoj aranĝis kunlaboron kun UEA kiel kupola organizaĵo ankaŭ por la naciaj societoj.
1938 En Nederlando okazis la unua Internacia Junulara Kongreso (IJK), tiutempe nomiĝanta kiel "Internacia Junulara Kunveno". Dum ĉi tiu kunveno naskiĝis Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO).
1946 19.11 Fondiĝis Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio (TEĴA).
1949 Estis fondita Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) - faka asocio de esperantistaj instruistoj kaj instruantoj de Esperanto. Ĝi estas ne-registara organizo en operaciaj rilatoj kun Unesko.
1954 Unesko, la UN-organizaĵo pri edukado, scienco kaj kulturo, esprimis en rezolucio ke la internaciismaj celoj de UEA kongruas al tiuj de Unesko.
1970 La ŝtatprezidanto de Aŭstrio vizitis la Universalan Kongreson de Esperanto en Vieno.
1977 La Ĝenerala Direktoro de Unesko vizitis la Universalan Kongreson de Esperanto en Rejkjaviko. Tie ankaŭ fondiĝis la Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) - asocio por antaŭenigi Esperanton en la Eŭropa Unio por igi la Eŭropan Union lingve efika kaj sendiskriminacia.
1999 Fondiĝis Esperanto@Interreto (E@I) - internacia laborgrupo, kiu okupiĝas pri retaj projektoj, inter kiuj estas lernu!, Interkulturo, Lingva Prismo, aktuale.info k.a. En la jaro 2005 ĝi registriĝis kiel politike neŭtrala, neregistara junulara organizo.
2002 Ekfunkciis lernu! - la plej granda paĝaro por senpage lerni Esperanton.
2003 Estis kreita politika movado EDE (Eŭropo - Demokratio - Esperanto), kiu deziras pere de Esperanto plibonigi la kompreniĝon kaj plifortigi la demokration en Eŭropo. La unua Internacia Konferenco de EDE okazis en la jaro 2009.
2004 Małgorzata Handzlik iĝis unua esperantista Membro de Eŭropa Parlamento.
2006 12.07 La urbo Herzberg-am-Harz (Germanio) ekuzis oficialan kromnomon "la Esperanto-urbo".
2008 26-30.05 Dum la unua Tutmonda Kongreso de Esperantistoj-Ĵurnalistoj en Vilno (Litovio) okazis renovigo de la estraro de TEĴA kaj la unuaj paŝoj al serioza reaktivigo de la asocio (la asocio ne funkciis dum iom da tempo). La nova prezidanto de TEĴA kune kun la Litova Ĵurnalista Asocio deklaris sin preta labori por starigo de konkreta kunlaboro inter TEĴA kaj Internacia Federacio de Ĵurnalistoj.
2008 15.06 Esperanta versio de Wikipedia - la plej granda reta Enciklopedio - atingis 100.000 artikolojn.
2008 10.09 Lumdisko "Esperanto" aperis en la grava pola tagĵurnalo "Gazeta Wyborcza" kiel senpaga aldonaĵo kun la rekorda eldonkvanto de 364.000 ekzempleroj. La diskon mendis kaj financis la urbo Bjalistoko por reklami Universalan Kongreson 2009 en Bjalistoko kaj kreis organizo E@I.
2009 01 Eblas trapasi internaciajn Esperanto-ekzamenojn je 3 niveloj (B1, B2, C1) kaj mezuriĝi pri la bazaj 4 kapabloj: lega kaj aŭda kompreno, skriba kaj parola sinesprimo laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro.