Ĝenerala historio
Unuavice la historio de Esperanto estas historio de lingvo, do de speciala ago de homoj. Kiel lingvo Esperanto estas iom eksterordinara, ĉar male ol ĉe aliaj lingvoj, oni ĉe Esperanto konas la ekzaktan naskiĝtagon: la 26-an de julio 1887, kiam en Varsovio estis publikigita la unua libro pri ĝi. Komence ĝi estis nur skriba lingvo, uzata en privata korespondado kaj malgrandaj revuoj kaj libretoj. Sed post la jaro 1900 fariĝis iom pli kutime, ke esperantistoj renkontiĝis persone, eĉ en kongresoj de pluraj mil partoprenantoj. Fine la elektrikaj kaj poste elektronikaj amaskomunikiloj estis uzataj ankaŭ per Esperanto.
La pure lingva historio montras konservativan tendencon. Ludoviko Zamenhof, la lingvo-aŭtoro, timis disdividiĝon de la lingvo en dialektojn, kaj fakte aro da nekontentuloj poste fondis reformprojektojn. Sed la nombro de tiuj projektoj multe superis ilian gravecon. Esperanto mem apenaŭ ŝanĝiĝis, oni povas ankoraŭ senprobleme legi tekston de la unuaj jaroj. Foje oni stumblas je nekutimaj vortoj. Kompreneble la lingvo adoptis multe da novaj vortoj dum sia historio, ankaŭ depende de la evoluo de la moderna vivo. Atestoj por tio estas ekzemple "komputilo" kaj "modemo".
Apenaŭ okazas la hazardo, ke la rekta najbaro parolas Esperanton. Tial esperantistoj devas organizi sian lingvo-komunumon, kaj iom malsame ol la komunumon de etna lingvo. La bazo estis lokaj grupoj, ekde 1898 fondiĝis landaj asocioj, kaj fine organizaĵoj je internacia nivelo. La plej granda kaj ĝenerala estas Universala Esperanto-Asocio (UEA), kiu fondiĝis jam en 1908, sed kiu nur en 1933 estis agnoskita de la landaj asocioj kiel tegmenta organizaĵo. Apud tiu ĝenerala movado estiĝis laborista Esperanto-movado, kiu spertis disdividiĝon en pli moderan kaj pli ekstreman direktojn. Cetere ankaŭ religiaj grupoj havas Esperanto-movadojn, kiuj kunlaboras kun la ĝenerala.
Krom tegmenta asocio por naciaj asocioj, UEA estas ankaŭ la tegmento por aliaj Esperanto-movadoj. Simile al ĝi aliĝis fakaj asocioj, kiel la asocio de Esperanto-instruistoj kaj la Esperanto-lingvaj kuracistoj aŭ Esperanto-lingvaj fervojistoj. Kun neneŭtralaj Esperanto-movadoj ĝi subskribis kontraktojn pri kunlaboro.
La Esperanto-movado ne nur celas instrui Esperanton kaj helpi diversmaniere uzi ĝin, la movado estas ankaŭ lobia grupo por atingi ion. Certe la granda celo, ke iam ĉiu homo en la mondo parolu Esperanton kiel la duan lingvon apud la denaska, ne estas atingita kaj verŝajne ne atingiĝos en proksima estonteco. Sed la esperantistoj sukcesis, ke ekzistas ekzemple Esperanto-fakoj en universitatoj, kaj Unesko, la kultura organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj, agnoskis ke la Esperanto-movado havas siajn meritojn por la interkompreniĝo inter la homoj.




