Historio de planlingvoj
La komencoj
- La plej fruaj homfaritaj lingvoj estis plej ofte konsiderataj supernaturaj aŭ mistikaj, ne planlingvoj en la nuntempa senco de tiu ĉi vorto.
- Ekzemplo por tio estas la "Lingua Ignota" de sanktulino el la XII-a jarcento, Hildegarda de Bingen.
- Ĝis la 17-a jarcento estas bibliografie registritaj entute ok projektoj de Internacia Lingvo.
- Certan gravecon havas la teorio de kataluna filozofo Ramon Lull (1325 - 1375), priskribita en lia verko "Ars magna", kie li substrekas la ligon inter lingvo kaj logiko - la lingvo estu "logika maŝino".
La epoko de humanismo
- Oni estis ĉiam pli konscia pri la grava rolo de la lingvo en klerigo kaj homa progreso, pri lingvo kiel instrumento de pensado kaj esprimado de abstraktaĵoj.
- La latinan en tiu ĉi funkcio favoris ekz. hispana klerulo Juan Luis Vives (1493-1540). Kvankam la latina estas malfacila lingvo, Vives opinias ĝin valora kaj pli facile lernebla helpe de taŭgaj metodoj.
- La lingvo havas gravan rolon en la evoluo de la sciencoj, substrekis la filozofo Francis Bacon. Li strebis al klasifikado de nocioj kaj klarigo de naturaj fenomenoj sur empiria bazo.
- El la 17-a jarcento konserviĝis trideko da projektoj de internacia lingvo, plejparte pazigrafioj kaj filozofiaj lingvoj.
- Pri la projekto de internacia lingvo, bazita sur la logika analizo de nocioj skribis la filozofo René Descartes en letero en la jaro 1629. Laŭ Descartes kaj analogie laŭ aliaj samtempaj filozofoj eblas krei sisteman klasifikadon de nocioj kaj de ilia adekvata alnomigo.
- Apartan lokon meritas la interlingvistikaj proponoj de Jan Amos Komenský. Li estas konata antaŭ ĉio kiel pedagogo kaj aŭtoro de lingvo-lernolibroj kaj metodikoj, kiel "Orbis pictus" kaj "Methodus linguarum novissima".
La XVIII kaj XIX jarcentoj
- Dum la 18-a kaj la 19-a jarcentoj daŭre do aperadis proponoj pri la filozofiaj sistemoj, similaj al tiu de Leibniz. Oni elpensis aron da pazigrafioj, krome kuriozaĵojn kiel gestaj sistemoj aŭ muzika interlingvo.
- Fine de la 17-a kaj en la 18-a jarcento multaj homoj entuziasmiĝis pri pazigrafioj sub influo de la ĉina skribsistemo, ekzemple la propono de Fréret komence de la 18-a jarcento imitis la ĉinan lingvon mem.
- La universala lingvo estis pritraktata ankaŭ en ĝeneralaj sciencaj verkoj kaj vortaroj de la epoko, ekzemple en "Dictionnaire de grammaire et de littérature" el 1789, en "Acta eruditorum" el 1732, en Encyclopédie du XIX. siècle de Larousse, en verkoj de Voltaire, de G. B. Vico, de lordo Monboddo, de J. Vater kaj aliaj.
- Internacia Lingvista Societo estis fondita en 1856 en Parizo. Ĝi elektis komitaton de 23 personoj kaj komisiis al ĝi prilabori la projekton de apriora universala lingvo - jen la unua provo serĉi solvon de la problemo kolektive.
Volapük
- Rilate al planlingvoj komenciĝis nova periodo, kiam en 1879 aperis Volapük. Ĝi estis la unua planlingvo, kiu havis konsiderinde grandan kvanton da uzantoj, ekestis do nova tipo de lingvokomunumo, uzanta konscie konstruitan planlingvon. Tiel eniras en la historion de lingvistiko nova fenomeno, nome normale funkcianta racia lingvo, kiu estas por neniu homo la etna lingvo.
- La aŭtoro de Volapük estis katolika prelato Johann Martin Schleyer. Kvankam poligloto, li ne estis lingvisto. La lingvo mem tamen reprezentis certan progreson kompare kun la ĝistiamaj projektoj. Ĝi estis lingvo de sinteza tipo kaj havis vortaron baziĝantan sur eŭropaj etnoligvoj, precipe ĝermanaj kaj romanidaj. Sed la aŭtoro ŝanĝis ilian fonetikan aspekton laŭ certaj reguloj, parte neregule.
- Kvankam en la florperiodo laŭ iuj indikoj lernis Volapük 200 000 homoj en ĉ. 40 landoj, post deko da jaroj ĝia parolantaro frakasiĝis pro luktoj pri la demando, kiu rajtas reformi la lingvon. Krome la lingvo estis malfacile lernebla, la plimulto do transiris al aliaj planlingvoj, ekz. al Esperanto, kaj nuntempe nur kelkaj interesitoj scipovas la lingvon.
- Ĉar la vortoj en Volapuko estas misformitaj kaj nerekoneblaj, en multaj lingvoj la vorto "Volapuko" akiris la kromsignifon "io nekomprenebla".
Esperanto
- Preskaŭ samtempe kun Volapük (1889) aperis la ĝis nun plej sukcesa planlingvo "La Internacia Lingvo de D-ro Esperanto", al kies konstruo dediĉis Ludoviko Lazaro Zamenhof plurajn jarojn.
- Kontraŭe al Volapük, la vortprovizo de Esperanto, ĉerpanta el eŭropaj, ĉefe latinidaj lingvoj, nur malofte ŝanĝis la fonetikan aspekton de la vortradikoj. La racia kombineblo de radikoj kaj signifoplenaj afiksoj igis la lingvon simila al la aglutina tipo. Lernado ne postulas tiom grandan memorigon kiom ĉe Volapük.
- La lingvo ankaŭ post la forpaso de la iniciatinto memstare pluevoluas, respektante la neŝanĝeblan bazon: "Fundamento de Esperanto".
- Esperanton oni provis multfoje reformi. El sennombraj Esperanto-reformprojektoj praktike nur "Ido" establis malgrandan lingvokomunumon.
Pliaj ĝeneralaj utilaj informoj
- Limo de la 19-a kaj la 20-a jarcento do alportis aron da projektoj de la naturalisma skolo sur latinida bazo. Pri la problemaro de internaciaj lingvoj ekinteresiĝis pluraj lingvistoj kaj iliaj organizoj.
- En 1903 publikigis Couturat kaj Leau "Histoire de la langue universelle", analizantan pli ol sesdekon da projektoj de internaciaj lingvoj.
- Lingva komisiono de "American Philosophical Society" strarigis postulojn por kreado de internacia lingvo surbaze de "ariaj" lingvoj, kun fonetika ortografio (latina), kun internaciaj vortradikoj, kun facila gramatiko kaj prononco. Gravecon de internacia lingvo agnoskis "International Research Council" kun sidejo en Bruselo kaj "British Association for the Advancement of Science". En tiu situacio ekestis komence de la dudekaj jaroj la internacia interlingvistika organizo "International Auxiliary Language Association" (IALA).
- Grava estas la publikigita laboro de IALA, ekz. la studoj de Prof. Sapir pri la funkcio de internaciaj lingvoj, serio "Language Learning" de E. L. Thorndike kaj kontribuoj al revuoj "Romanic Rewiev", "Modern Language Journal", "Current History". Serio "Foundation of Language", en kiun kontribuadis ĉefe profesoroj Collinson, Shenton kaj Swadesh, estas interesa pro sia antropologia koncepto de la lingvo kaj pro analizo de specifaj aspektoj de diversaj lingvoj.
Nuntempa stato de interlingvistiko
- Laŭ superrigarda verko, ĝis la jaro 1973 estis kreitaj 912 planlingvaj projektoj, kiuj estis ellaboritaj je diversaj gradoj. Dum la lastaj tridek jaroj estis proponita trideko da aliaj sistemoj, oni do povas supozi, ke milo da proponoj de internacilingvaj sistemoj reale ekzistas.
- Se oni pli detale observas la konstruprincipojn de lastatempe aperintaj kaj la plej sukcesintaj planlingvoj, tiam klaras, ke la "naturalisma" skolo, reprezentata per latinidaj sistemoj, atingis la plej grandan kvanton da reprezentantoj. La plej sukcesaj tiatipaj sistemoj estis (post la naturalismaj projektoj Ido kaj Novial) Latino sine flexione, Occidental kaj Interlingua de IALA.
- La alia sukcesplena skolo en nuntempa interlingvistiko, la "aŭtonoma", estas reprezentata per Esperanto publikigita de Ludwik Zamenhof. Ĉar ĝi estas la plej disvastigita planlingvo, estas kun ĝi ligita la plejmulto da interlingvistika fakliteraturo - el la interlingvistika literaturo, skribita en planlingvoj, estas ĉ. 95% en Esperanto. La lingvisto Detlev Blanke opinias ĝin la ununura funkcianta planlingvo, konsiderante la aliajn realiĝintajn projektojn semiplanlingvoj, sekve interlingvistiko ricevas novan specialan branĉon - esperantologion.
- Kiel ekzemplo servu la interlingvistika fako ĉe filologia fakultato en Eötvös Loránd universitato en Budapeŝto. Interlingvistikon enkondukis tien profesoro István Szerdahelyi (1924 -1987) en la jaro 1966. Esperanto iĝis unu el la filologiaj studfakoj kaj multaj studentoj specialiĝis en ĝi, skribis siajn diplomlaborojn kaj partoprenadis en internaciaj sciencaj studentaj seminarioj.
Fontoj
Eco, Umberto (1995). The search for the perfect language. Oxford: Blackwell. ISBN 0-631-17465-6.
Comrie, Bernard (1990). The World's Major Languages. Oxford [Oxfordshire]: Oxford University Press. ISBN 0-19-506511-5.
Gledhill, Christopher (2000). The Grammar of Esperanto: A Corpus-Based Description. Second edition. Lincom Europa. ISBN 3-8958-6961-9.
Liber, Alan (2000). A priori artificial languages (Languages of the world). Lincom Europa. ISBN 3-89586-667-9.
Wells, John. Lingvistikaj aspektoj de Esperanto ("Linguistic aspects of Esperanto"). Second edition. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 1989.
http://www.rodoval.com/lenguas.html
http://eo.wikipedia.org/wiki/Konstruita_lingvo
Bibliografio pri planlingvoj






