Dato: 19-05-2012

Historio de UEA

UEA 1919
UEA 1919

Universala Esperanto-Asocio (UEA) estas la plej granda internacia organizaĵo de parolantoj de Esperanto, kun membroj en 120 landoj kaj en oficialaj rilatoj kun la Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko.

Unu el la strangaĵoj de la internacia lingvo Esperanto estas, ke longan tempon ne internacia asocio, sed naciaj asocioj estis la organiza spino. Tial ekzistis periodo de iom konflikta apud-vivado, kaj ankaŭ ekde la granda kompromiso de 1933 la kunlaborado ne estis ĉiam tute glata. Tamen, danke al la spertoj de pluraj jardekoj la tuta lingvo-komunumo lernis efektive partopreni en strukturo, en kiu Universala Esperanto-Asocio havas centran pozicion.

En la tempo de proksimume 1900 ĝis 1914 fondiĝis multaj naciaj asocioj, komenciĝis la ĝisnuna serio de Universalaj Kongresoj de Esperanto, kaj ankaŭ la Lingva Komitato kunvenis la unuan fojon. Ĝi kontrolis la kontinuecon de la lingvo-uzo, kaj estis la antaŭulo de la nuna Akademio de Esperanto. Eblas paroli pri fondo-fazo de la Esperanto-movado, kvankam la lingvo jam ekzistis ekde 1887. Esperantistoj do bezonis iom da tempo por atingi tian amasecon kaj organiziĝemon, por kunordigi komunajn taskojn.

Hector Hodler
Hector Hodler

Je internacia nivelo tiuj taskoj konsistis el reklamo por Esperanto en landoj sen esperantistoj, dokumentado kaj provizado de adresoj, kaj lobiado ĉe internaciaj institucioj. La naciaj asocioj, kiel la Societo Franca por la Propagando de Esperanto aŭ Germana Esperanto-Asocio aŭ Sveda Esperanto-Federacio opiniis, ke ili mem povas plej bone fondi komunan organizaĵon por tiuj taskoj. Sed grupo ĉirkaŭ la sviso Hector Hodler volis male krei internacian organizaĵon por tio, bazitan sur la principo de rekta, individua membreco al tiu internacia organizaĵo. Naciaj sekcioj devus ekzisti ene de tiu organizaĵo. El tiu ideo fariĝis Universala Esperanto-Asocio, kies fondo-daton oni nuntempe konsideras la 28-an de aprilo 1908.

La unua mondmilito interrompis la planojn de la naciaj asocioj, kaj post ĝi, en 1922, ambaŭ flankoj trovis unuan kompromison. En la kongreso de Helsinko ili aranĝis, ke kaj la naciaj asocioj kaj UEA pagu kontribuojn al komuna platformo. Tiu platformo nomiĝis Internacia Centra Komitato de la Esperanto-Movado kaj havis ses membrojn, pri kiuj voĉdonis ambaŭ flankoj. Sed jam post kelkaj jaroj montriĝis, ke tio ankoraŭ ne povas esti definitiva formo. Unuflanke la pago-disciplino de la asocioj estis nesufiĉa, kaj aliflanke estis kreitaj tro da organoj, kiuj diskutis fakte pri la samaj aferoj. La naciaj asocioj minacis fondi novan organizaĵon, konkurencan al UEA, kaj en 1933 UEA konsentis al nova kompromiso. Tiu Interkonsento de Kolonjo estas ankoraŭ la bazo de la nuna UEA. Laŭ ĝi, UEA estas la tegmenta organizaĵo de la tuta (neŭtrala) movado. La naciaj asocioj pagas kontribuojn al UEA kaj sendas reprezentantojn en la konsilion de UEA.