Zamenhof
Vivo kaj ideoj
Ludwik Lejzer Zamenhof (1859 - 1917) - okulkuracisto, lingvosciencisto, iniciatinto de ĝis nun la plej sukcesa internacia lingvo kaj ĝia unua literaturisto kaj tradukisto.
Skize pri lia vivo
Ludoviko Zamenhof naskiĝis la 15-an de decembro 1859, en la urbo Bjalistoko, kiu situis tiam en la Rusa Imperio (nuntempe en Pollando). Li estis filo de lingvoinstruisto Mordeĥaj Zamenhof kaj Rozalio (naskita Sofer). Li mem nomis sin "ruslanda hebreo".
Lia patrino parolis al li en la jida lingvo, lia patro en la rusa, en kiu okazis ankaŭ la instruado de juna Zamenhof. Krome li lernis frue la germanan kaj la francan, la hebrean, cetere en la lernejo la malnovan grekan, latinan kaj anglan. Ŝajne li havis iom da scioj en la hispana, litova kaj en Volapuko. Li parolis laŭ propra eldiro flue la polan, rusan kaj germanan, iom malpli bone la francan.
Zamenhof studis medicinon en Moskvo (1879-1881) kaj Varsovio (1881-1885). Li specialiĝis pri okulkuracado interalie en Vieno, kaj poste praktikadis en diversaj jaroj. Fine li revenis al Varsovio, kie li mortis en 1917.
Projekto de internacia lingvo
Lia unua planlingva projekto, "Lingwe universala", estis preta jam en la komenco de la vintro 1878, kiam Zamenhof estis ankoraŭ 17-jara gimnaziano. Dum sia naskiĝtaga festo de tiu jaro, je la 17a de decembro, li kantis kun siaj amikoj kanton en tiu lingvo. En la jaro 1881 li aranĝis novan projekton kaj en la jaro 1887 li publikigis ĝin kiel: Lingvo Internacia de D-ro Esperanto.
La 26-an de julio 1887 li povis eldoni la Unuan Libron danke al la financa helpo de la patro de Klara Zamenhof (naskita Silbernik), kun kiu li edziĝis samjare. La jaron 1887 oni oficiale konsideras kiel jaron de la ekesto de Esperanto, de ĝia unua prezento. En tiu periodo naskiĝis liaj du unuaj gefiloj, Adamo (1888) kaj Sofio (1889); ambaŭ fariĝis kuracistoj.
Pro financaj problemoj Zamenhof devis denove komenci kuracadi, tamen estis malfacile por li trovi sufiĉe da laboro. Tio devigis lin dum kelkaj jaroj interrompi laboron je Esperanto. Ekde novembro 1897 li loĝis en Varsovio, en la malriĉa hebrea kvartalo. Nur ĉirkaŭ la jaro 1900 lia financa stato pliboniĝis.
Ekde ĉirkaŭ la sama tempo Esperanto pli sukcesis en okcidenta Eŭropo kaj Zamenhof estis aktiva kiel kunlaboranto de La Revuo kaj verkanto por Hachette-eldonejo. Tio ebligis al li veturi al la Universalaj Kongresoj (UK). La unua UK okazis en la franca Bulonjo-ĉe-Maro.
La unua mondmilito trafis lin, kiam li vojaĝis al Parizo por la deka UK en 1914. Ĉar Germanio kaj Ruslando estis militantaj nun unu kontraŭ la alia, li ne povis reveturi. Pere de dusemajna vojaĝo tra Skandinavio li reatingis Varsovion. En Varsovio li okupiĝis precipe pri tradukado, de Andersen-fabeloj kaj ankaŭ partoj de la Malnova testamento. Pro malsano li devis ĉesi kuracadi, kaj lia filo Adamo transprenis la kuracejon.
Zamenhof mortis la 14-an de aprilo 1917 en Varsovio. Li jam ekde ĉirkaŭ lla jaro 1900 estis suferanta je malforteco de la koro kaj manko de pulso en la piedoj. La entombigo de L. L. Zamenhof okazis la 16-an de aprilo.
Homaranismo
Zamenhof estas ĉefe konata pro Esperanto. Tamen li multe kaj serioze okupiĝis ankaŭ pri viv-filozofio kaj religio. En la jaro 1885 li forlasis cionismon kaj ne plu revenis al ĝi. Male, li turnis sin al internaciismo. La judoj ne provu laŭ li aranĝi sian nacian ŝtaton, sed ankaŭ ne simple asimiliĝu al iu nacio. La celo estu la sennaciigo de teritorioj kaj la alpreno de "home-neŭtrala lingvo".
Komence li parolis pri hilelismo, kio estis ankaŭ titolo de lia anonima broŝuro el jaro 1901. En 1906 liaj ideoj eknomiĝis homaranismo.
Deziro de Zamenhof estis, ke la nacioj malaperu kaj ke ĉiuj homoj havu unu komunan lingvon kaj komunan bazan kredon pri "plej alta estaĵo". Foje li tamen iomete kamuflas tion kaj ankaŭ propagando por Esperanto asertis kutime, ke Esperanto ne forigu jam ekzistantajn lingvojn. Tamen laŭ la dogmoj de homaranismo ekzemple iu lando havu neŭtralan nomon (Peterburglando anstataŭ Ruslando) kaj apartenu al ĉiuj enloĝantoj samrajte. Ĉiu havu la rajton uzi private iun lingvon preferatan, sed kun homoj, kiuj parolas alian lingvon kaj kun institucioj oni parolu home-neŭtralan lingvon. Se temas pri religio, homoj restu ĉe sia religio laŭdezire, sed tiuj apartaj religiaj dogmoj ne rajtas kontraŭdiri al scienco.
Inter Esperantistoj homaranismo ne sukcesis. El la francaj esperantistoj, Louis de Beaufront akre rifuzis ĝin kaj Emile Javal pli diplomatie avertis Zamenhofon pri ties malŝanco en Francio kaj malutiligo al Esperanto.
Originalaj verkoj
La plej konata verko de Zamenhof estas la "Unua libro".
Zamenhofon oni konsideras la unuan literaturiston kaj tradukiston de Esperanto. Kvankam Zamenhof posedis literaturan talenton, precipe poetan, li ne kreis multajn originalajn literaturajn verkojn. Li dediĉis sin al literatura kreado antaŭ ĉio por elprovi la kvalitojn de Esperanto kiel literatura lingvo. Lian originalan beletran kreadon reprezentas fakte liaj famaj sep poemoj:
- "Mia penso"
- "Ho, mia kor'"
- "La Espero" (la neoficiala himno de la esperantistoj)
- "La vojo" (1896)
- "Preĝo sub la verda standardo" (1905)
- "Al la fratoj" (1889)
- "Pluvo" (1909)
La ceteraj verkoj de L.L. Zamenhof havas precipe instruan, lingvistikan aŭ idee-organizan karakteron ("Lingvaj Respondoj", "Fundamento de Esperanto", "La Proverbaro Esperanta" k.a.) . Li ekzemple kreis diversajn vortarojn, proverbaron, kaj kongresajn paroladojn.
Tradukitaj verkoj
La literatura agado de L.L. Zamenhof estis ĉefe traduka. Unuaj tradukoj estas "Patro nia", partoj de la Biblio kaj poemo de Heinrich Heine. Lia unua grava tradukaĵo estis "La Batalo de l' Vivo" de Charles Dickens (1891). En 1894 aperis "Hamleto" de William Shakespeare.
Aliaj gravaj verkoj estas:
- "La revizoro", komedio de Nikolaj Gogol (1907)
- "La Rabistoj" de Friedrich Schiller (1907)
- "Ifigenio en Taŭrido" de Johann Wolfgang von Goethe (1907)
- "Marta" de Eliza Orzeszko (1910)
El la "Malnova testamento" L.L. Zamenhof tradukis inter 1907 kaj 1914 plurajn partojn. Post lia morto, aperis la traduko de la fabeloj de Hans Christian Andersen.
La Fundamenta Krestomatio
La Fundamenta Krestomatio estas kolekto de kontribuaĵoj aperintaj en revuo "La Esperantisto". Zamenhof ĝin parte aŭtoris kaj parte redaktis, kontrolante la stilon de la ceteraj kontribuaĵoj. La Krestomatio enhavas ekzercojn, fabelojn, rakontojn, anekdotojn, popularsciencajn kaj sciencajn artikolojn kaj sepdek artikolojn, inter kiuj kvin originalajn kaj dek du tradukitajn de L.L. Zamenhof.






