Dato: 23-02-2012

Kulturo

La ofta argumento kontraŭ Esperanto estas, ke "artefarita lingvo ne povas havi kulturon". Sed malon pruvas spertoj kaj impresoj de pluraj esperantistoj kaj, pli grave, kelkaj sciencaj esploroj pri la temo.

Danke al internaciaj, regulaj Esperanto-aranĝoj, en la lingvo aperas novaj vortoj, junulara slango kaj popularaj lingvaj ludoj. Riĉa originala literaturo iĝis fonto de proverbe uzataj citaĵoj, kies uzantoj ofte ne scias la unuan fonton de la frazo. Same kantoj en Esperanto aperas en plej diversaj muzikaj stiloj.

Pli ol centjaras tradicio de periodaĵoj en Esperanto. Evoluante kun la progreso en la interreta epoko, esperantistoj preparas en la internacia lingvo retpoŝtajn dissendojn, paĝarojn, blogojn kaj eldonas podkastojn.

Ekzistas sukcesaj provoj surscenigi spektaklojn en Esperanto kaj eĉ fari filmojn.

Esploru Esperantan kulturon pli profunde en tiu ĉi parto de la paĝaro.