Dato: 19-05-2012

Aranĝoj

Ekzistas multege da diversaj aranĝoj, kiuj estas organizataj de Esperantistoj: kongresoj, kunsidoj, klubkunvenoj, festoj, seminarioj ks. Preskaŭ ĉiutage ie en la mondo okazas iu aranĝo. Ĉi-sube ni prezentas nur kelkajn el ili, kiuj ripetiĝas regule:

Azia Kongreso de Esperanto (AKE)
Azia Kongreso de Esperanto (Azia Esperanto-Kongreso) okazas ĉiun duan jaron (ĝis 2008 - ĉiun trian jaron) en unu el aziaj landoj. Ĝin organizas la Komisiono pri Azia Esperanto-Movado (KAEM) de UEA kun helpo de la Loka Kongresa Komitato. Post la unua Azia Kongreso de Esperanto en Ŝanhajo, Ĉinio (1996) diversaj Esperanto-organizoj el Azio komencis pli multe kunlabori inter si. La rezultoj de tiu kunlaboro evidentas - malgraŭ foje ege malfacilaj kondiĉoj la uzado de Esperanto en aziaj landoj kreskas kaj la movado progresas.
http://eo.wikipedia.org/wiki/Azia_Kongreso_de_Esperanto

Himalaja renkontiĝo
La Himalaja Renkontiĝo havas fortan turisman karakteron. Ĝi konatigas la partoprenantojn kun la vivo kaj vidindaĵoj de Nepalo sub la gvido de lokaj esperantistoj. Kutime oni faras iom pli longan ekskurson ekster Katmando, la ĉefurbo de Nepalo, dum kiu la nepalaj kaj eksterlandaj esperantistoj havas eblecon kunvivi, konatiĝi unuj kun la aliaj kaj praktiki la lingvon en ekzotika medio.
http://www.esperanto.org.np/arangxoj/

IJK 2005
IJK 2005 en Zakopane (Pollando)

Internacia Junulara Kongreso - IJK
Bonega aranĝo por ĉiuj junaj Esperanto-interesiĝantoj. Dank' al la neformala kaj vigla etoso estas facile trovi novajn amikojn el diversaj landoj kaj ekkoni la internacian junularan Esperanto-movadon. Partoprenantoj venas ofte el ĉirkaŭ tridek landoj kaj nombras kelkcentojn. Ĉiujare la kongreso okazas en nova lando/loko.
http://www.tejo.org/ijk

Kultura Esperanto-Festivalo - KEF
Kelktaga festivalo kun bunta Esperanto-kultura programo, kun diversaĝa partoprenantaro. La muzikistoj kaj artistoj venas ĉefe, sed ne nur, el Eŭropo. Posttagmeze kaj vespere estas kutime teatro, prelegoj, diskutoj kaj koncertoj de Esperanto-bandoj. Nokte dancado, trinkejo kaj "gufujo" (trankvila loko por trinki teon kaj babili). La festivalo okazas kutime en norda Eŭropo.
http://www.kef.saluton.dk

Komuna Seminario - KS
Kunlabora seminario, kiu laŭvice okazas en Ĉinio, Japanio kaj Koreio, por junuloj el ĉefe tiuj landoj. Ĝi okazas ĉiujare kaj funkcias kiel kunligilo de junaj Esperanto-parolantoj en Azio.
http://eo.wikipedia.org/wiki/Komuna_Seminario

Nordamerika Somera Kursaro - NASK
NASK okazas dum tri someraj semajnoj ĉe universitato en Usono (la Universitato de Kalifornio Sandiego) kaj konsistas el intensa lernado de Esperanto en diversaj lingvoniveloj. NASK havas internacian instruistaron kaj studentaron.
http://esperanto.org/nask/

Somera Esperanto-Studado - SES
Aranĝo, okazanta somere (laŭ norda duonglobo). La ideo de SES estas fari komunan someran aranĝon, kiu kombinus studadon de Esperanto kun agrabla ferio kaj amuziĝo en internacia etoso kaj kiu estus taŭga kaj por veraj komencantoj, kaj por progresintoj, kiuj volas plibonigi sian lingvokonon. Dum ĝi oni povas studi Esperanton kaj tuj praktike apliki ĝin dum dancoj, ekskursoj, sportado ks.
http://lernu.net/ses

UK 2005
UK 2005 en Vilnius (Litovio)

Tut-Amerika Kongreso de Esperanto - TAKE
TAKE celas plifortigi solidarecon inter la esperantistoj el Norda, Centra kaj Suda Amerikoj, progresigi la Esperanto-movadon kaj studi ĝiajn problemojn. Krom la laboraj partoj, la kongreso enhavas ankaŭ multajn klerigajn kaj distrajn programerojn por eduki la partoprenantojn kaj diskonigi la kongresan landon inter la esperantistaro.
http://eo.wikipedia.org/wiki/Tut-Amerika_Kongreso_de_Esperanto

Universala Kongreso - UK
La plej granda ĉiujara Esperanto-aranĝo. Universala Kongreso estas kongreso kun diversspecaj programeroj, ĉefe prelegoj kaj kunsidoj, sed ankaŭ koncertoj, teatraĵoj, ekskursoj, dancado ks. Kutime partoprenas inter 2000 kaj 4000 homoj el ĉ. 50 landoj. Ĉiujare la kongreso okazas en nova lando/loko, elektita inter kelkaj kandidatoj.
http://www.uea.org/kongresoj/index.html