Dato: 19-05-2012

Filmoj

La unua konata apliko de Esperanto en kino-arto koncernas rekte ĝian kreinton Ludovikon Zamenhof mem. En tiu pionira Esperanto-filmo Zamenhof salutis esperantistojn dum la Universala Kongreso de Esperanto en la jaro 1909. La filmo daŭras duonon da minuto kaj estas apenaŭ komprenebla. En tiu epoko sonfilmoj troviĝis en eksperimenta fazo. Ekde tiu epoko evoluo de tekniko kaj de filmoarto kompreneble multe progresis kaj aperis multaj filmoj, kiuj iel rilatas al Esperanto.

Filmoj origine kreitaj en Esperanto

Gerda malaperis
 

Kvankam en "La granda diktatoro" ("The Great Dictator") de Chaplin oni uzis esperantlingvajn afiŝojn en siaj scenejoj, plenlongaj filmoj en Esperanto estas malpli kutimaj. Notinda escepto estas la kultfilmo "Inkubo" ("Incubus", kun aktoro William Shatner), kies dialogoj estas ekskluzive en Esperanto.

La unua fikcia filmo plene en Esperanto estis "Angoroj", produktita de J. L. Mahé en Parizo. Temas pri kriminala filmo, kiu prezentas krimrakonton, lokitan en la Pariza periferio de la etaj ŝtelistoj kaj trompistoj (1966).

El la jaro 1987 devenas la unua filmita teatraĵo: "La graveco de l' fideliĝo" de Oscar Wilde.

En la jaro 1989 aperis unua origina muzika filmo en Esperanto "Kiam Parizo estis Parizo" ankaŭ por ni esperantistoj.

El novaj filmoj menciindas 2 brazilaj verkoj: "Gerda malaperis" (2006), bazita sur samnoma, inter esperantistoj mondskale konata verko de Claude Piron kaj "La patro" (2007), adaptiĝo de verko el la japana literaturo.

Aparta kategorio estas dokumentaj filmoj en Esperanto. Plej fruktodona en tiu ĉi areo estas pola dokumentaristo / filmisto Roman Dobrzyński, kiu kreis plurdekon da dokumentoj en Esperanto (ekz. "Ĉuvaŝa leciono", "Rio antaŭ karnavalo", "Muroj de miljaroj" ktp.).

Filmoj dublitaj aŭ kun subtekstoj en Esperanto

Jam pluraj filmoj dise de la mondo estis rekte dublitaj en Esperanto. Plej ofte tamen okazas subtekstigado de filmoj. Subtekstigado okazas kutime per fortoj de volontuloj, kiuj ofte kunligas fortojn kaj kreas iujn laborgrupojn. En la reto eblas trovi kelkajn paĝarojn, en kiuj eblas elŝuti jam pretajn subtekstojn por plej diversaj filmoj. La plej menciindaj estas la projektoj Verda filmejo kaj divxtitles.com.

Ne Esperanto-filmoj kun mencioj pri Esperanto

Street Fighter
 

Plurfoje en tute nerilataj al Esperanto filmoj aperis diversforme Esperanto – kelfoje primoke, kelkfoje por doni al filmo estontecan (aŭ nekutiman) karakteron, aŭ por esprimi neŭtralecon.

En la filmo "Gattaca" (1997) oni uzis laŭtparolilajn mesaĝojn en Esperanto.

En la filmo "Blade: Trinity" (2004) eblas aŭdi unu dialogeton en Esperanto. Krom tio eblas vidi plurajn subskribojn en Esperanto sur pordoj, ŝildoj kaj eĉ verdan flagon kun stelo, kiu estas ofta simbolo de Esperanto-movado.

"Street Fighter: The Legend of Chun-Li" (Strata batalanto: La legendo de Chun Li, 2009) - en la filmo aperas firmao kun la nomo "Esperanto security", kiun posedas la ĉefa negativa persono de la filmo. Ankaŭ en la unua filmo "Street Fighter" (1994) oni uzis Esperanton - en ĝi aperas pluraj signoj kaj ŝildoj surstrate kun subskriboj en Esperanto. Krom tio en la fono eblas aŭdi parolojn kaj eĉ kanto-himnon en Esperanto.

Filmoj pri Esperanto

Esperanto estas
 

Aparta grupo estas filmoj pri Esperanto, en naciaj lingvoj – kutime dokumentaj, informaj. Plej ofte temas pri mallongaj raportoj pri Esperanto-movado, intervjuoj, kelkfoje troveblas ankaŭ pli longaj dokumentoj.

La plej populara lastatempa tiaspeca filmo kun la titolo "Esperanto estas..." aperis en pluraj lingvoj kaj estis eldonita en la formo de DVD-disko. Ĝin eblas ankaŭ spekti en tiu ĉi paĝaro.

Filmo-kursoj de Esperanto

Plurfoje kaj plurloke aperis ankaŭ video-kursoj de Esperanto, en diversa kvalito. La plej famaj kaj valoraj estas la brita \"Mazi en Gondolando\" kaj moderna usona DVD-kurso \"Pasporto al la tuta mondo\".

Esperantaj filmistoj

  • Roman Dobrzyński
  • Reginaldo Cipolatti
  • Lorjak
  • François Randin

Esperantaj filmkompanioj

  • LF-koop
  • NANDIR
  • Imagu-Filmo
  • Kosmuzik

Kelkajn filmetojn, rilatajn al Esperanto, vi trovos en Biblioteko.