Dato: 19-05-2012

Literaturo

Mallonga superrigardo de la Esperanto-literaturo

Libroservo de UEA
Libroservo de UEA

Jam ekde la unua libro en Esperanto, la lingvo estas uzata por literaturaj celoj. Tio estis prioritato por ĝia aŭtoro Zamenhof mem. Du liaj originalaj poemoj - "Mia penso" kaj "Ho, mia kor'" - aperis en la "Unua Libro" (1887), kune kun traduko de poemo de Heine. En postaj jaroj li dediĉis sin al abunda proza tradukado el diversaj lingvoj, interalie de Hamleto, la Malnova Testamento, kaj la Fabeloj de Hans Christian Andersen. Per tio li volis montri la flekseblecon de la lingvo, riĉigi ĝian esprimpovon kaj provizi diversajn modelojn de bona stilo.

En la postaj cent jaroj, la tradukita literaturo en Esperanto kreskis ĝis miloj da verkoj, poeziaj kaj prozaj. Ne nur la ĉefverkoj de la eŭropa literaturo aperis en ĝi (de Dante, Cervantes, Shakespeare, Molière, Goethe, Dostojevski, kaj multaj aliaj), sed ankaŭ de klasikaĵoj el la landoj de Azio, Ameriko, kaj Pacifiko. Ne mankas ankaŭ tradukoj el la buŝa literaturo de multaj popoloj, kiel ankaŭ el la antikvaj latina kaj greka lingvoj. Ekzistas ankaŭ konsiderinda traduka literaturo por infanoj.

Biblioteko Hector Hodler
Biblioteko Hector Hodler

Ekde ĉ. 1900 kreskis ankaŭ originala literaturo en Esperanto. La unuaj poemoj kaj romanoj ĝenerale ne havis profundan artan valoron, sed post la unua mondmilito komencis aperi atentindaj verkoj, interalie de la hungaroj Kalman Kalocsay kaj Julio Baghy, la francoj Raymond Schwartz kaj Gaston Waringhien, la polo Jean Forge, la ruso Validimir Varankin, kaj aliaj. En Budapeŝto aperis la revuo "Literatura Mondo", kiu multe kontribuis al la kreo kaj evoluigo de kohera literatura tradicio. De post la dua mondmilito, tiu tradicio iĝas ĉiam pli riĉa kaj varia, kun gravaj aŭtoroj ankaŭ ekster Eŭropo, kiel la ĉino Mao Zifu, la japano Kurisu Kei, la sudafrikano Edwin de Kock, kaj la aŭstraliano Trevor Steele. Pli ol 300 poetoj estas legeblaj en la dua eldono de "Esperanta antologio" (1987), kiu celas prezenti nur kelkajn specimenojn de la plej gravaj aŭtoroj el la unuaj cent jaroj de la lingvo.

Nuntempe libroforme aperas ĉiujare kelkdeko da literaturaj verkoj en Esperanto, originalaj kaj tradukitaj. Ekzistas ankaŭ pluraj literaturaj revuoj, inkluzive de "Literatura Foiro", "Beletra Almanako", kaj "La Ondo de Esperanto". Ne mankas verkoj de populara literaturo, kiel krimromanoj, sciencfikcio, amrakontoj, kaj satiroj. Kompreneble, la kvalito estas diversa, kiel en ĉiuj literaturoj, sed la ĉefaj verkoj en Esperanto estas certe kompareblaj al gravaj verkoj en la naciaj literaturoj. La plej grava postmilita poeto, skoto William Auld (1924-2006), estis eĉ oficiale proponita kelkfoje por la Nobel-premio por literaturo.

Libroj
 

La unuaj 120 jaroj (1887-2007) de la Esperanto-literaturo estas detale resumitaj en la anglalingva, 740-paĝa verko de Geoffrey Sutton: Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto (2008, Mondial, Novjorko).

Gravaj ligiloj pri Esperanto-literaturo

Akademio Literatura de Esperanto: http://www.everk.it, http://eo.wikipedia.org/wiki/Esperantlingva_Verkista_Asocio
Esperanta PEN-Centro: http://eo.wikipedia.org/wiki/Esperanta_PEN-Centro
Aŭtoroj de originala esperantlingva literaturo: http://eo.wikipedia.org/wiki/Esperanto-verkisto
Listo de Esperantaj romanoj kronologie: http://eo.wikipedia.org/wiki/Listo_de_Esperantaj_romanoj
Originala literaturo en Esperanto: http://esperanto.net/literaturo
Esperantaj libroj rete: http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/literaturo.html
Projekto Gutenberg: http://www.gutenberg.org/browse/languages/eo