Dato: 19-05-2012

Muziko

 

Esperanto-muziko naskiĝis kune kun la lingvo kaj evoluas kun ĝi. En la nuntempo Esperanto-muziko estas tre bonkvalita, varia kaj diversstila. Ĉiu persono povas trovi ion por sia gusto.

Ekzistas multege da kantoj (ankaŭ popolaj), tradukitaj el diversaj naciaj lingvoj. Pere de ili esperantistoj facile konatiĝas kun fremdaj kulturoj, ekkonas popularajn kantojn de aliaj landoj. Ekzistas ankaŭ multaj kantoj, kiuj estis verkitaj origine en Esperanto.

Jam dum la 1-a UK en la jaro 1905 en Bulonjo-ĉe-maro (Francio) oni kantis la himnon de esperanta movado - "La Espero". Vortojn por ĝi skribis L.L.Zamenhof kaj melodion kreis franco Félicien Menu de Ménil. Kvankam estis aliaj proponoj pri melodio, tiu ĉi de Ménil iĝis la plej fama. Dum la 8-a UK en Krakovo (Pollando) profesia opertrupo el Łvov prezentis "Halka" - operon de Stanisław Moniuszko (teksto de Włodzimierz Wolski) en 4 aktoj.

Pluraj famaj kantistoj aŭ komponistoj uzis aŭ uzas Esperanton en siaj verkoj. Ekzemple, Michael Jackson uzis ĝin por sia albumo "HIStory". Famaj muzik-komponistoj Lou Harrison kaj David Gaines en siaj verkoj uzas ankaŭ Esperanton. Populara germana hip-hopa grupo "Freundeskreis" en 1999 sub la sinonimo "Amikaro" publikigis albumon "Esperanto" kun kelkaj frazeroj en Esperanto kaj refreno, tekstanta "Esperanto - la langue de l'amour" ("Esperanto - la lingvo de la amo").

Ĉiujare aperas multaj novaj kantoj kaj eldoniĝas KD-oj de diversaj artistoj, kiujn eblas aĉeti. En la reto eblas trovi Esperanto-radiojn kaj podkastojn, kiuj aŭdigas diversajn kantojn. De tempo al tempo okazas kulturaj festivaloj, dum kiuj eblas ekvidi diversajn flankoj de kulturo en Esperanto. Unu el la plej gravaj festivaloj nomiĝas "Kultura Esperanto-Festivalo" (KEF), unuan fojon ĝi okazis en la jaro 1986 en Svedio.

Al preskaŭ ĉiu pli granda Esperanto-aranĝo estas invitataj iuj Esperanto-artistoj, kiuj koncertas kaj etosigas la publikon. Ĉiujare dum la plej granda Esperanto-aranĝo UK (Universala Kongreso) kreiĝas internacia Esperanto-koruso.

En la jaro 1988 naskiĝis Esperanto-rokmuzika asocio - EUROKKA, kiu ekzistas ĝis nun. Ekzistas ankaŭ muzik-eldonejoj, kiuj eldonas, produktas kaj distribuas verkojn de Esperanto-artistoj kaj bandoj. La plej konata tia muzik-eldonejo estas Vinilkosmo. Ekzistas ankaŭ Esperanto-DĴoj, kiuj dum junularaj Esperanto-aranĝoj gvidas diskotekajn noktojn. La plej granda kolekto de kanto-tekstoj en Esperanto, kun pli ol 1000 kantoj, troveblas en la retejo Esperanto-kantaro.

Se vi volas legi pri kelkaj artistoj kaj aŭdi kelkajn kantojn, vizitu la paĝon kun ekzemplaj kantoj. Krom tio ni rekomendas al vi viziti la paĝon Utilaj ligiloj, tie vi trovos multajn interesajn ligilojn pri la temo.