Periodaĵoj
Kiel ekzistas centoj da kluboj kaj asocioj tra la tuta mondo, ankaŭ ekzistas multaj revuoj, gazetoj kaj ĵurnaloj en Esperanto. Preskaŭ ĉiu klubo aŭ asocio eldonas revuon kun eldonritmo de unu semajno ĝis duona jaro. Ekzistas revuoj, kiuj jam estas eldonataj de pli ol 100 jaroj (ekzemple la revuo ESPERANTO). Nuntempe troveblas multaj iniciatoj en la interreto. Kompreneble estas pli facile kaj malmultekoste prezenti revuon pere de tiu ĉi medio. Rekomendinda reta kolektejo de Esperanto-gazetoj en PDF-formato estas Gazetejo.
Paperaj revuoj en Esperanto
Jen elekto de la plej popularaj internaciaj gazetoj:
BELETRA ALMANAKO estas internacia revuo pri literaturo, kiu enhavas diversajn rubrikojn, nome pri poezio, prozo fikcia aŭ nefikcia, eseoj, recenzoj, teatro ktp, originale kaj traduke.
http://www.beletraalmanako.com
ESPERANTO estas la oficiala monata revuo de la Universala Esperanto Asocio.
http://www.uea.org/revuo/index.html
INTERNACIA PEDAGOGIA REVUO estas revuo por Esperanto-instruistoj. Ĝi prezentas instru-fakajn artikolojn, edukajn novaĵojn, recenzojn de lernolibroj kaj de alispecaj lerno-materialoj, organizajn informojn. IPR estas ankaŭ ligilo inter bazlernejoj, mezlernejoj, altlernejoj kaj universitatoj, kie Esperanto estas instruata.
http://ilei.info/ipr
JUNA AMIKO aperas trifoje jare kaj celas junajn Esperantoparolantojn, kiujn ĝi alparolas en facila lingvaĵo. Nur la 1500 plej oftaj radikoj estas uzataj. La revuo estas legata en pli ol 80 landoj kaj ankaŭ la redakcio estas internacia.
http://lernu.net/biblioteko/gazetoj/juna_amiko/index.php
KONTAKTO estas dumonata soci-kultura revuo de la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO). Ĝi ekzistas jam pli ol 40 jarojn kaj havas legantojn en 90 landoj. Ĉiu numero traktas centran temon kaj enhavas tekstojn por komencantoj. Malfacilaj vortoj estas klarigitaj en aparta kadro. Oni ricevas Kontakton kiel membro de TEJO.
http://esperanto.org/tejo/publikajhoj/kontakto/e-kontakto.html
LA GAZETO estas revuo, kiu raportas pri ankoraŭ ekzistantaj kaj jam pasintaj civilizacioj kaj kulturoj, kiuj iel valoras por la "esperanta" mondkoncepto.
http://osiek.org/lagazeto
LA ONDO de ESPERANTO estas ĉiumonata internacia Esperanto-magazino, kiu informas abunde kaj bildoriĉe pri ĉefaj internaciaj kaj landaj eventoj en Esperantujo. En ĝi aperas ankaŭ diverstemaj klerigaj kaj analizaj artikoloj, beletraĵoj, recenzoj, konkurstaskoj kaj humuro.
http://www.esperanto.org/Ondo
LITERATURA FOIRO eldonata ekde jaro 1970, estas la plej longe aperanta Esperanto-kulturgazeto. Aperas dumonate. La revuo gastigas precipe beletron, sed ankaŭ muzikon, teatron, kinon, sociologion, lingvistikon, kulturpolitikon.
MONATO estas internacia sendependa revuo pri politiko, ekonomio kaj kulturo. Ĝi aperas monate kaj havas abonantojn en 65 landoj.
http://www.esperanto.be/fel/mon
SENNACIULO estas la oficiala monata revuo de la Sennaciula Asocio Tutmonda (SAT). Legeblas la tri unuaj paĝoj de ĉiu monato senpage en la reto.
http://www.satesperanto.org/-Sennaciulo-.html
Elektronikaj revuoj en Esperanto
Kun apero kaj disvastiĝo de Interreto Esperanto-parolantoj komencis aktive uzi modernajn teknikojn por informado kaj komunikado. En la reto troveblas ne nur multaj malgrandaj blogoj kaj informpaĝaroj de unuopuloj, sed ankaŭ ampleksaj inform-retejoj de organizoj, kelkaj el kiuj estas eĉ subtenataj de iuj ŝtatoj. La plej menciindaj estas la ĉi-subaj revuoj.
EL POPOLA ĈINIO de papera eldono kreskis al serioza portalo pri Ĉinio. Ĉi tie troviĝas abundaj informoj pri la kulturo, turismo, ekonomio kaj eĉ ĉina kuirarto.
http://www.espero.com.cn
EŬROPA BULTENO estas reta inform-gazeto de Eŭropa Esperanto-Unio, kiu informas pri la aktuala Esperanto-agado en EU.
http://www.europo.eu/eo/euhropa-bulteno
EVENTEO estas novaĵo-retejo, kiu liveras mondajn aktualaĵojn en Esperanto.
http://www.eventeo.net
HADES estas ĉefe dulingva (franca-Esperanto), eŭropa pri-aktualaĵa revuo. Ĝi temas pri internaciaj aktualaĵoj, institucioj kaj kulturo.
http://eo.hades-presse.com
LA KARAVELO estas internacia beletra Esperanto-revuo, kiu ĉefe celas peri portugallingvan kulturon per Esperanto.
http://www.lakaravelo.com
LE MONDE DIPLOMATIQUE EN ESPERANTO estas monata gazeto de politikaj analizoj kaj opinioj pri la politiko, kulturo kaj eventoj el la tuta mondo.
http://eo.mondediplo.com
LIBERA FOLIO estas inform-portalo, kiu provas sobre kaj kritike prilumi la evoluon de la Esperanto-movado.
http://www.liberafolio.org






