Dato: 19-05-2012

Teatro

Historio

 

Esperanto-teatro estas preskaŭ same aĝa kiel Esperanto. Zamenhof mem jam dum unua periodo de Esperanto-literaturo tradukis kelkajn mondfamajn dram-verkojn kiel "Hamleto" de Shakespeare (1894), "La revizoro" de N.Gogol (1907) ktp. Post li multaj eminentaj Esperanto–verkistoj tradukis aŭ origine kreis dram-verkojn en Esperanto. Tradukitaj naciaj verkoj ebligis per Esperanto popularigi kaj videbligi sian kulturon kaj literaturon al aliaj popoloj.

La unua teatra prezentado en Esperanto okazis la 27-an de septembro 1896 en Smolensk, kie junaj esperantistoj ludis komedion "Unua brandfaristo" de L.Tolstoj, tradukitan de A.Burenkov. Tio estis nur amatora komenco. Tamen en tiu tempo verŝajne ankaŭ en aliaj Esperanto-kluboj okazadis amatoraj prezentoj, kiuj helpis lerni la lingvon kaj plilarĝigi ĝian uzadon.

Serioza prezentado de teatraĵoj en Esperanto komenciĝis en 1905, kiam dum la 1-a Universala Kongreso de Esperanto sep diversnaciaj amatoroj ludis "La edziĝo kontraŭvola" de Molière.

La ĉefa kaj preskaŭ unusola eblo por prezenti teatraĵojn en Esperanto restis longe la Universalaj Kongresoj, kie ofte ankaŭ profesiaj aktoroj ludis diversspecajn teatraĵojn, kiujn la multnacia aŭskultantaro akceptis preskaŭ ĉiam kun granda entuziasmo. Provoj organizi aktoraron, kiu ludus en diversaj landoj esperantlingvan programon, havis tamen nur efemeran vivon. Sur la tereno de la perradia teatraĵo elstaris iniciato Trakt, la aktorgrupo ĉe Radio Brno.

Unuan profesian spektaklon – "Ifigenio en Taŭrido" de J.W. von Goethe (speciale tradukitan de Zamenhof) - prezentis aktoroj de germanaj teatroj dum 4-a UK en Dresdeno (Germanio, 1908). Tio iĝis unu el plej sukcesaj spektakloj dum la tuta historio de Esperanto-teatro. Same sukcesa kaj agnoskita estis la prezento de "Hamleto" de W.Shakespeare, farita de Reĝa Flandra Teatro dum la 20-a UK en Antverpeno (1928), "Ludo kun fajro" de A.Strindberg, farita de Oskar Teatro el Stokholmo dum 26-a UK en Stokholmo (1934) kaj aliaj.

Oftaj kaj ŝatataj estis ankaŭ unuaktoraj prezentoj. Unu el la plej pasiaj sol-aktoroj dum intermilita tempo estis Julio Baghy, kiu verkis por E-teatro, deklamis kaj ludis en hungaraj kaj internaciaj trupoj. Li estas konsiderata kiel "kolono de Esperanto-teatro" en tiu periodo.

Post la 2-a Mondmilito Esperanto-teatro revigliĝis ekde 1950, kiam dum la 35-a UK en Parizo denove estis prezentitaj spektakloj "Angla lingvo sen profesoro" de Tristan Bernard kaj "Nokto de la viroj" de Jean Bernard-Luc. Ĝis la jaro 1987 Esperanto-teatro pleje floris en sudaj kaj orientaj Eŭropaj landoj. En tiu tempo Esperanto-teatro eniris duan ŝtupon, ĉefe per kreiĝo de altnivelaj grupoj, ekz. Internacia Arta Teatro (IAT), fondita en 1958 kaj gvidata de Srdjan Flego ĝis la jaro 1969. En 1959 debutis Bulgara Esperanto Teatro (BET, fondinto kaj gvidanto estis Kiril Draĵev), kiu arigis profesiajn bulgarajn aktorojn. En 1976 naskiĝis Teatro Esperanto de Parizo (TESPA), kiu prezentis modernajn tendencojn de teatro-arto. TESPA komencis eldoni teatran revuon "Kulisoj" kaj organizi diskutojn post la spektaklo por plifortigi intereson pri E-teatro kaj ĝian kvaliton.

Nuntempo

La teatraĵo "Ludoviko Lazaro" de Georgo Handzlik

En la nuna tempo ĉefrolas unuaktoraj teatraĵoj. Ekzistas kelkaj teatro-grupoj en la mondo, sed la prezentado ne estas tre ofta – kutime oni daŭre povas vidi teatraĵojn dum la Universalaj Kongresoj de Esperanto. Pluraj kluboj realigas ankaŭ amatorajn prezentojn, ofte ankaŭ kiel taŭgan lingvo-perfektigon. Disvolviĝo de interreto, televido kaj aliaj teknologioj iom malfortigis la teatron – same tiun en Esperanto.

Esperanto-aktoroj

Kelkaj gravaj aktoroj en Esperanto-teatraĵoj: Georgina Almanza, Julio Baghy, Zbigniew Dobrzyński, Jerzy Fornal, Jana Flego, Srdjan Flego, Jadwiga Gibczyńska, Walter Hebert, Vida Jerman, Arno Lagrange, Kalina Pieńkiewicz, Saša Pilipović, Mihály Sárossy, Antonín Seemann, Eva Seemannová, Solen'.

Pupteatro

Pupteatro ebligas ne nur transdoni profundajn sentojn kaj pensojn, sed pro siaj nekutimaj rimedoj estas facile komprenebla ankaŭ por infanoj kaj estas bona vojo al ili prezenti Esperanto-kulturon. Unua pupteatra prezento okazis en la jaro 1905 en urbo Lyon. Tiam estis prezentita unuakta komedio "La malfeliĉetoj de Ginjolo" de Ginjol'a Teatro.

Tre grava ideo por daŭra evoluo de Esperanto-pupteatro apartenas al Tibor Sekelj kaj la Studenta Esperanto-Klubo en Zagrebo. Ili organizas ĉiujaran Pupteatran Internacian Festivalon (PIF). La unua PIF okazis en 1968. Ekde 1972 al organizado de PIF aliĝis ankaŭ Internacia Kultura Servo (IKS) en Zagrebo. La festivalon finance subtenas jugoslavia ŝtato. Dum unua dekjariĝo de PIF en 1977 estis kalkulite, kiom favora estis la aranĝo: dum dek jaroj estis prezentitaj preskaŭ 100 teatraĵoj por ĉ. 163.000 spektantoj kaj faritaj 7 televidaj filmoj pri la prezentoj. Entute ludis pli ol 300 profesiaj pupteatroj el 40 landoj, inter ili – 200 estis en Esperanto, 25 estis prezentitaj en jugoslava televido. PIF estis rekonata de UNIMA – Internacia Pupteatra Unuiĝo. La lasta, 23-a PIF, antaŭ komenco de ŝtata milito en Jugoslavio – okazis en 1990. Ĝi estis lasta, en kiu oni ludis en Esperanto.

En 1992 paralele al PIF estis lanĉita Klagenfurta Pupteatra Festivalo, kies inicianto estis vaste konata Esperanto-aktivulo Zlatko Tiŝljar.

Kabaredoj

Ankaŭ kabaredo trovis sian spacon en Esperanto-kulturo. Malgraŭ ke ĝi ne disvastiĝis tiom vaste kiel teatraj prezentoj, ĝi signife pliriĉigis Esperanto-movadon, ĉefe per sia humuro, ironio kaj sarkasmo.

Plej famaj Esperanto-kabaredoj:

  • La Verda Kato, Parizo, (1920 - 1926), sub la gvido de Raymond Schwartz;
  • Bolanta kaldrono Parizo, (1936 - 1939), sub la gvido de Raymond Schwartz;
  • Literatura Mondo, Budapeŝto, (1922 - 1929), sub la gvido de Julio Baghy kaj Mihály Sárossy;
  • Tri koboldoj, Parizo, (1944 - 1956), sub la gvido de Raymond Schwartz;
  • La ruza kruĉo, Parizo, (1978 - 1982), sub la gvido de Ĵak Lepuil'.

Dramverkistoj

Kelkaj gravaj verkistoj de Esperanto-teatraĵoj: Julio Baghy, Marjorie Boulton, Harold Brown, Bernard Golden, Paul Gubbins, Emilija Lapenna, Julian Modest, Giorgio Silfer, Sándor Szathmári.

En ĉi tiu listo troviĝas proksimume 85 libroj kun dramoj, verkitaj originale en Esperanto kaj aperintaj de 1911 ĝis nun.

Pri Esperanto-teatro en Vikipedio: http://eo.wikipedia.org/wiki/Esperanta_Teatro.