Dato: 23-02-2012

Lingvoprezento

Ĉi tie ni prezentas nur etan priskribon de la gramatiko de Esperanto. Se vi interesiĝas pri la lingvo kaj volas ekscii pli pri ĝi, ni rekomendas viziti la paĝaron lernu!.

Elparolo

Oni skribas kaj elparolas Esperanton tute regule/fonetike. Ĉiu litero ĉiam elparoliĝas sammaniere.

Aamiami Bbelabela Ccelocelo
Ĉĉokoladoĉokolado Ddonidoni Eegalaegala
Ffacilafacila Ggrandagranda Ĝĝuiĝui
Hhorohoro Ĥĥoroĥoro Iinfanoinfano
Jjunajuna Ĵĵurnaloĵurnalo Kkafokafo
Llandolando Mmaromaro Nnoktonokto
Oorooro Ppacopaco Rrapidarapida
Ssaltisalti Ŝŝipoŝipo Ttagotago
Uurbourbo Ŭaŭtoaŭto Vvivovivo
Zzebrozebro

Substantivoj

Ĉiuj substantivoj en Esperanto finiĝas per litero "O".

Hundo

Hundo

Arbo

Arbo

amiko amiko arbo arbo
birdo birdo domo domo
hundo hundo libro libro
strato strato viro viro

Pluralo

Por fari pluralon, aldonu finaĵon "J".

Hundoj

Hundoj

Arboj

Arboj

amikoj amikoj arboj arboj
birdoj birdoj domoj domoj
hundoj hundoj libroj libroj
stratoj stratoj viroj viroj

Objekto

Objekto estas tio, kio estas rekte trafata de ago en la frazo. Oni metas "N" fine de la vorto, kiu indikas objekton. Tiamaniere eblas ŝanĝi la ordon de frazpartoj sen ŝanĝi la signifon de la tuta frazo.

La hundo amas la katon. - La hundo amas la katon.
La katon amas la hundo. - Signifas la samon, ĉar la litero "N" estas en la fino de la sama vorto.

Ŝanĝi la lokon de "N" signifas ŝanĝi la signifon de la frazo:
La kato amas la hundon. - La kato amas la hundon.

Adjektivoj

Ĉiuj adjektivoj en Esperanto finiĝas per la litero "A".

Longa

Longa

alta alta bela bela
longa longa granda granda
nova nova varma varma
seka seka sana sana

Prefiksoj

Vidu! Se vi aldonos al la vorto prefikson "MAL", vi ricevos vorton de mala signifo.

Mallonga

Mallonga

malalta malalta malbela malbela
mallonga mallonga malgranda malgranda
malnova malnova malvarma malvarma

"MAL" estas unu el prefiksoj. Ili estas aldonataj por fari novajn vortojn. En Esperanto ekzistas 10 malsamaj prefiksoj.

Sufiksoj

Alia metodo fari novajn vortojn estas uzi sufiksojn. Ekzemple, sufikso "ET" malgrandigas ion.

Dometo

Dometo

Domo

Domo

dometo dometo libreto libreto
beleta beleta varmeta varmeta
urbeto urbeto hundeto hundeto

"ET" estas unu el sufiksoj. En Esperanto ekzistas 31 malsamaj sufiksoj.

Verboj

Verboj estas tre gravaj, sed vi vidos, ke en Esperanto ili estas tre facilaj.

Ludi

Ludi

doni doni fari fari
havi havi lerni lerni
ludi ludi paroli paroli
povi povi ridi ridi
scii scii vidi vidi

Verbformoj

"I" estas finaĵo de infinito. Verboj de prezenco havas finaĵon "AS", verboj de preterito - finaĵon "IS" kaj verboj de futuro - finaĵon "OS". Ne ekzistas neregulaj verboj en Esperanto!

mi estas mi estas mi estis mi estis mi estos mi estos
vi estas vi estas vi estis vi estis vi estos vi estos
li estas li estas li estis li estis li estos li estos
ŝi estas ŝi estas ŝi estis ŝi estis ŝi estos ŝi estos
ĝi estas ĝi estas ĝi estis ĝi estis ĝi estos ĝi estos
ni estas ni estas ni estis ni estis ni estos ni estos
ili estas ili estas ili estis ili estis ili estos ili estos

Estas ankoraŭ du verbformoj: "US" - por kondicionalo kaj "U" por volitivo.

mi havus mi havus mi iru mi iru
vi havus vi havus vi iru vi iru
li havus li havus li iru li iru
ŝi havus ŝi havus ŝi iru ŝi iru
ĝi havus ĝi havus ĝi iru ĝi iru
ni havus ni havus ni iru ni iru
ili havus ili havus ili iru ili iru

Adverboj

Adverboj finiĝas per finaĵo "E".

aktive aktive bone bone
facile facile fiere fiere
glate glate rapide rapide
serioze serioze silente silente

Frazoj

Jen kelkaj frazoj, faritaj el vortoj, kiujn vi vidis pli supre. Ĉu vi komprenas ilin?

La viro parolas Esperanton. La viro parolas Esperanton.
La amiko povos ludi en la granda urbo. La amiko povos ludi en la granda urbo.
Rikardo donis libron al Maria. Rikardo donis libron al Maria.
Mi malfacile vidis la birdetojn. Mi malfacile vidis la birdetojn.
La katoj estas belaj. La katoj estas belaj.
La hundo estas en la malnova domo. La hundo estas en la malnova domo.