Lingvoprezento
Ĉi tie ni prezentas nur etan priskribon de la gramatiko de Esperanto. Se vi interesiĝas pri la lingvo kaj volas ekscii pli pri ĝi, ni rekomendas viziti la paĝaron lernu!.
Elparolo
Oni skribas kaj elparolas Esperanton tute regule/fonetike. Ĉiu litero ĉiam elparoliĝas sammaniere.
| A | ami | ami | B | bela | bela | C | celo | celo |
| Ĉ | ĉokolado | ĉokolado | D | doni | doni | E | egala | egala |
| F | facila | facila | G | granda | granda | Ĝ | ĝui | ĝui |
| H | horo | horo | Ĥ | ĥoro | ĥoro | I | infano | infano |
| J | juna | juna | Ĵ | ĵurnalo | ĵurnalo | K | kafo | kafo |
| L | lando | lando | M | maro | maro | N | nokto | nokto |
| O | oro | oro | P | paco | paco | R | rapida | rapida |
| S | salti | salti | Ŝ | ŝipo | ŝipo | T | tago | tago |
| U | urbo | urbo | Ŭ | aŭto | aŭto | V | vivo | vivo |
| Z | zebro | zebro |
Substantivoj
Ĉiuj substantivoj en Esperanto finiĝas per litero "O".

Hundo

Arbo
| amiko | amiko | arbo | arbo |
| birdo | birdo | domo | domo |
| hundo | hundo | libro | libro |
| strato | strato | viro | viro |
Pluralo
Por fari pluralon, aldonu finaĵon "J".

Hundoj

Arboj
| amikoj | amikoj | arboj | arboj |
| birdoj | birdoj | domoj | domoj |
| hundoj | hundoj | libroj | libroj |
| stratoj | stratoj | viroj | viroj |
Objekto
Objekto estas tio, kio estas rekte trafata de ago en la frazo. Oni metas "N" fine de la vorto, kiu indikas objekton. Tiamaniere eblas ŝanĝi la ordon de frazpartoj sen ŝanĝi la signifon de la tuta frazo.
La hundo amas la katon. - La hundo amas la katon.
La katon amas la hundo. - Signifas la samon, ĉar la litero "N" estas en la fino de la sama vorto.
Ŝanĝi la lokon de "N" signifas ŝanĝi la signifon de la frazo:
La kato amas la hundon. - La kato amas la hundon.
Adjektivoj
Ĉiuj adjektivoj en Esperanto finiĝas per la litero "A".

Longa
| alta | alta | bela | bela |
| longa | longa | granda | granda |
| nova | nova | varma | varma |
| seka | seka | sana | sana |
Prefiksoj
Vidu! Se vi aldonos al la vorto prefikson "MAL", vi ricevos vorton de mala signifo.

Mallonga
| malalta | malalta | malbela | malbela |
| mallonga | mallonga | malgranda | malgranda |
| malnova | malnova | malvarma | malvarma |
"MAL" estas unu el prefiksoj. Ili estas aldonataj por fari novajn vortojn. En Esperanto ekzistas 10 malsamaj prefiksoj.
Sufiksoj
Alia metodo fari novajn vortojn estas uzi sufiksojn. Ekzemple, sufikso "ET" malgrandigas ion.

Dometo

Domo
| dometo | dometo | libreto | libreto |
| beleta | beleta | varmeta | varmeta |
| urbeto | urbeto | hundeto | hundeto |
"ET" estas unu el sufiksoj. En Esperanto ekzistas 31 malsamaj sufiksoj.
Verboj
Verboj estas tre gravaj, sed vi vidos, ke en Esperanto ili estas tre facilaj.

Ludi
| doni | doni | fari | fari |
| havi | havi | lerni | lerni |
| ludi | ludi | paroli | paroli |
| povi | povi | ridi | ridi |
| scii | scii | vidi | vidi |
Verbformoj
"I" estas finaĵo de infinito. Verboj de prezenco havas finaĵon "AS", verboj de preterito - finaĵon "IS" kaj verboj de futuro - finaĵon "OS". Ne ekzistas neregulaj verboj en Esperanto!
| mi estas | mi estas | mi estis | mi estis | mi estos | mi estos |
| vi estas | vi estas | vi estis | vi estis | vi estos | vi estos |
| li estas | li estas | li estis | li estis | li estos | li estos |
| ŝi estas | ŝi estas | ŝi estis | ŝi estis | ŝi estos | ŝi estos |
| ĝi estas | ĝi estas | ĝi estis | ĝi estis | ĝi estos | ĝi estos |
| ni estas | ni estas | ni estis | ni estis | ni estos | ni estos |
| ili estas | ili estas | ili estis | ili estis | ili estos | ili estos |
Estas ankoraŭ du verbformoj: "US" - por kondicionalo kaj "U" por volitivo.
| mi havus | mi havus | mi iru | mi iru |
| vi havus | vi havus | vi iru | vi iru |
| li havus | li havus | li iru | li iru |
| ŝi havus | ŝi havus | ŝi iru | ŝi iru |
| ĝi havus | ĝi havus | ĝi iru | ĝi iru |
| ni havus | ni havus | ni iru | ni iru |
| ili havus | ili havus | ili iru | ili iru |
Adverboj
Adverboj finiĝas per finaĵo "E".
| aktive | aktive | bone | bone |
| facile | facile | fiere | fiere |
| glate | glate | rapide | rapide |
| serioze | serioze | silente | silente |
Frazoj
Jen kelkaj frazoj, faritaj el vortoj, kiujn vi vidis pli supre. Ĉu vi komprenas ilin?
| La viro parolas Esperanton. | La viro parolas Esperanton. |
| La amiko povos ludi en la granda urbo. | La amiko povos ludi en la granda urbo. |
| Rikardo donis libron al Maria. | Rikardo donis libron al Maria. |
| Mi malfacile vidis la birdetojn. | Mi malfacile vidis la birdetojn. |
| La katoj estas belaj. | La katoj estas belaj. |
| La hundo estas en la malnova domo. | La hundo estas en la malnova domo. |


