Dato: 23-02-2012

Movado

La Esperanto-movado estas bunta kaj diversflanka. Ene de la komunumo de Esperanto-parolantoj eblas trovi multajn diversajn specojn de okupoj, fakoj, asocioj, kluboj. Pluraj organizoj havas poresperantan celon (UEA, TEJO, ILEI, AdE k.a.), t.e. ekzistas por subteni kaj disvastigi Esperanton en iu specifa kampo aŭ ĝenerale, aliaj organizoj havas peresperantan celon (BEMI, FAT, MEM, Oomoto k.a.), t.e. informas esperantistojn pri specifa agado, disvastigas informojn pri sia kampo en Esperanto. Ĉi sube sekvas mallongaj prezentoj de kelkaj organizoj.

Akademio de Esperanto
 

Akademio de Esperanto (AdE)
La Akademio de Esperanto estas sendependa lingva institucio, kies tasko estas konservi kaj protekti la fundamentajn principojn de la lingvo Esperanto kaj kontroli ĝian evoluon. Ĝi daŭrigas laboron de "Lingva Komitato", fondita en 1905 dum la unua Universala Kongreso de Esperanto, laŭ propono de Zamenhof. La Akademio esploras ĉiujn demandojn rilatajn al la lingvo Esperanto.
http://www.akademio-de-esperanto.org

Akademio Internacia de la Sciencoj
 

Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino (AIS)
La celo de ĉi tiu akademio estas faciligi internacian kunlaboron de diversfakaj sciencistoj, kiuj pensas, ke esploroj iĝos pli efektivaj, se oni uzos internacian lingvon. AIS estas sendependa institucio en la libera respubliko de San Marino. La Akademio zorgas pri akademiaj taskoj: organizas konferencojn, omaĝas sciencistojn, presas publikaĵojn; kaj pri universitataj taskoj: ĝi organizas kursojn kaj ekzamenojn.
http://www.ais-sanmarino.org

Biciklista Esperantista Movado Internacia
 

Biciklista Esperanto-Movado Internacia (BEMI)
Jen io por tiuj, kiu ŝatas bicikli kaj paroli Esperante samtempe! BEMI regule okazigas diversajn biciklajn karavanojn, ofte ligite al IJK aŭ iu alia aranĝo.
http://bemi.free.fr/eo.html

Edukado@Interreto (E@I)
E@I estas internacia junulara organizo, kiu instigas internacian kunlaboron kaj komunikadon en la mondo. La vizio de E@I estas paca kaj harmonia mondo, en kiu ĉiuj civitanoj povas facile kaj rapide komuniki tutmonde. La ĉefaj celoj por atingi tion estas:

Edukado@Interreto
 
  • instigi interkulturan lernadon kaj internaciajn kunlaboron kaj komunikadon;
  • subteni lernadon kaj uzadon de interretaj teknikoj kaj lingvoj;
  • helpi validigadon de la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj kaj ties Deklaracion de homaj rajtoj.

Por atingi la celojn E@I iniciatas kaj subtenas projektojn pri internacia kunlaboro de junuloj, organizas klerigajn kaj kulturajn aranĝojn, rilatajn al la celoj, informas pri graveco kaj utileco de senbara internacia komunikado.
http://www.ikso.net

Eŭropa Esperanto-Unio
 

Eŭropa Esperanto-Unio (EEU)
EEU luktas por lingvaj samrajteco kaj diverseco en Eŭropo. Ĝi opinias samrajtecon nepre enda por vera demokratio, kaj lingvan diversecon ĝi opinias same grava kiel besta kaj planta diverseco por la ekologio. Krome EEU favoras la evoluon de eŭropa identeco harmonie kun naciaj kaj regionaj identeco.
http://europo.eu

Esperantic Studies Foundation
 

Esperantic Studies Foundation (ESF)
ESF subtenas esploradon kaj instruadon de Esperanto kaj de rilataj temoj kadre de interlingva komunikado, aparte en rilato kun supera edukado en Norda Ameriko. La ĉefa demando de ESF, esplorata en diversaj manieroj, estas: "Ĉu mondo eblas en kiu multaj lingvoj, grandaj kaj malgrandaj, kunekzistas en relativa egaleco, kaj komunikado mondskale estas alirebla al kaj riĉaj kaj malriĉaj?"
http://esperantic.org

EUROKKA
 

EUROKKA
EUROKKA estis kreita en 1988, kaj en 1991 fariĝis faka socio de TEJO. La agadkampo de EUROKKA estas tutmonda, celante disvolvi kaj disvastigi en la Esperanto-movado sed ankaŭ ekster ĝi Esperanto-muzikan kulturon, la muzikbandojn kaj artistojn, kiuj kantas Esperante.
http://artista.ikso.net/eurokka

Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj
 

Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI)
Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) estas la ĉefa kolektiĝejo por instruistoj kaj edukistoj de Esperanto. Ĝia ĉefa celo estas helpi al instruistoj, kiuj volas disvastigi lernadon kaj uzadon de Esperanto en lernejoj. ILEI proponas instru-materialon, organizas kursojn kaj ekzamenojn. La membroj de ĉi tiu organizo povas renkontiĝi en konferencoj, kiuj okazas ĉiujare, ĉiam en alia lando.
http://ilei.info

Sennacieca Asocio Tutmonda
 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
SAT en la jaro 1921 fondis E.Lanti. Ĝi malsame de UEA aŭ plejmulto de aliaj internaciaj Esperanto-organizoj ne estas politike neŭtrala asocio. Kvankam ĝi ne propagandas iun konkretan politikan ideologion (membreco en SAT donas eblon interŝanĝi opiniojn kun reprezentantoj de aliaj partioj kaj movadoj en diversaj landoj), ĝi estas por tiu politiko, kiu reprezentas interesojn de laboristoj, defendas homajn rajtojn k.s.
http://www.satesperanto.org

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
 

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)
EJO estas internacia neregistara junulara organizo, fondita en la jaro 1938 en Nederlando. Ĝi agas por popularigado de paco kaj internacia kompreniĝo per renkontiĝoj, edukaj programoj kaj uzo de internacia lingvo, Esperanto. La organizo defendas kulturan riĉecon de lingva diverseco, homajn rajtojn de lingvaj minoritatoj kaj tutmondan kompreniĝon per facila aliro al internaciaj kontaktoj. En la Centra Oficejo de TEJO (Roterdamo, Nederlando) estas koordinata laboro de ĝiaj 40 sekcioj. TEJO kunlaboras ankaŭ kun diversaj internaciaj kaj naciaj institucioj, ekzemple kun Eŭropa Konsilio, UNESCO, Unuiĝintaj Nacioj
http://www.tejo.org

Universala Esperanto-Asocio
 

Universala Esperanto-Asocio (UEA)
Universala Esperanto-Asocio estis fondita en 1908 kiel organizaĵo de individuaj esperantistoj. Nuntempe UEA estas la plej granda internacia organizaĵo de parolantoj de Esperanto, kun membroj en 120 landoj kaj en oficialaj rilatoj kun Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko. Aldone al proksimume ses mil individuaj membroj, 68 landaj Esperanto-asocioj aliĝis en UEA, kun sume ĉ. 12 000 membroj. UEA laboras ne nur por disvastigi Esperanton sed ankaŭ por veki diskuton pri la monda lingvoproblemo kaj atentigi pri la neceso de egaleco inter lingvoj. Jam pli ol 50 jarojn la Centra Oficejo de UEA troviĝas en Roterdamo, Nederlando.
http://www.uea.org