Dato: 19-05-2012

Oftaj demandoj

 

En tiu ĉi sekcio vi trovos respondojn al kelkaj oftaj demandoj pri Esperanto.

Kio estas Esperanto?

Esperanto estas la plej disvastiĝinta planlingvo. Ĝi estas utila ĉefe por komunikado inter homoj de diversaj nacioj, kiam ili ne havas komunan gepatran lingvon. Ĝi ne apartenas al iu speciala popolo aŭ lando kaj pro tio funkcias kiel neŭtrala lingvo. Kompare kun aliaj naciaj lingvoj Esperanto estas multe pli facila por lernado.

Kiam kaj kiel aperis Esperanto?

Esperanto estis iniciatita de L.L.Zamenhof. Li prezentis la lingvon en la jaro 1887 per la libreto "Lingvo Internacia". Ekde tiam la bazaj principoj de gramatiko, vortfarado ne ŝanĝiĝis, sed la senco de kelkaj vortoj ŝanĝiĝis kaj aldoniĝis multaj novaj radikoj en la lingvo.

Kial oni nomas la lingvon Esperanto?

Komence la lingvo nomiĝis nur "Lingvo Internacia" (internacia lingvo). Kiam la iniciatinto de la lingvo, L.L.Zamenhof, prezentis la lingvon, li uzis la pseŭdonimon "Doktoro Esperanto" (signifas: "doktoro kiu esperas"). Pro tio homoj kelkfoje parolis pri "la lingvo de D-ro Esperanto" kaj iom poste diris nur "Esperanto" kaj tio iĝis la kutima nomo de la lingvo.

Kiom da homoj parolas Esperanton?

La komunumo de Esperanto-parolantoj disvastiĝis jam ĝis tiu nivelo, kiam ne plu ekzistas eblo ekscii, kiom da homoj kapablas paroli en Esperanto, same kiel ne eblas scii, kiom da homoj parolas la anglan aŭ la francan en la tuta mondo. Dependas de la difino de "paroli Esperanton": ĉu oni nombru nur altnivelajn regulajn parolantojn, aŭ ĉu oni nombru ĉiujn kun baza scio de la lingvo, eĉ se ili tre malofte uzas Esperanton? Certe Esperanto tuŝis la vivojn de milionoj da homoj, kaj kapablas ĝin uzi almenaŭ centmiloj da homoj.

Al kiuj lingvoj Esperanto plej similas?

Plejparto de la vortradikoj venas el eŭropaj lingvoj, precipe latinidaj (franca, itala) kaj la latina mem, sed la gramatiko de Esperanto havas plurajn trajtojn, kiuj ne estas tipaj por eŭropaj lingvoj, sed faras ĝin iom simila al ekzemple la turka, svahila aŭ eĉ la ĉina.

Ĉu estas facile lerni Esperanton?

Kompare kun la naciaj lingvoj, jes. Sed, kiel ĉiam, multo dependas de la individuo mem, kaj kiom da aliaj lingvoj oni jam lernis. Lerni novan lingvon ĉiam estas defio kaj neniel "tre facile", laŭ nia sperto. Tio validas ankaŭ por Esperanto, kvankam ĝi klare estas multe pli facila ol aliaj naciaj lingvoj. Ankaŭ por homoj kiuj neniam vere sukcesis ellerni fremdan lingvon, Esperanto estas lernebla! Sed, kompreneble necesas multe da lernado kaj ekzercado se oni volas flue kaj ĝuste uzi la lingvon.

Kial lerni Esperanton?

Ekzistas diversaj kialoj, kial homoj eklernas Esperanton. Lingvemaj personoj ofte scivolas pri la gramatiko de Esperanto kaj tiel komencas studi la lingvon. Aliaj interesiĝas pri Esperanto, ĉar ili ne sukcesis lerni iun fremdan lingvon kaj do volas provi pli facilan lingvon. Junuloj ofte interesiĝas pri vojaĝoj al aliaj landoj, ĉar ili volas tie trovi novajn amikojn kaj Esperanto estas tre bona ilo por tio. Aliaj deziras egalecan komunikadon kun la tuta terglobo kaj volas labori por pli bona mondo.

Kiel lerni Esperanton?

Se vi havas bonan aliron al Interreto ni rekomendas al vi komenci ĉe www.lernu.net, kie troviĝas pluraj interagaj kursoj por komencantoj en multaj lingvoj. Kaj krom tio vi povos tie trovi informojn ankaŭ pri aliaj manieroj lerni Esperanton, ekz. pere de libroj aŭ pere de ĉeesto ĉe iu kurso de Esperanto.

Kion lingvosciencistoj opinias pri Esperanto?

Tiuj, kiuj plej bone komprenas la kompleksecon de lingvo, estas la lingvistoj. Eble ĝuste pro tio pluraj el ili, cetere ege kompetentaj homoj, ne povas kredi, ke Esperanto povas funkcii kiel plena, vivanta lingvo kaj do esti atentinda kaj esplorinda. Lingvo estas io tiel kompleksa kaj delikata, ke la apero de vera, riĉa, vivanta lingvo bazita sur projekto de unu junulo (Zamenhof estis 27-jara kiam li prezentis Esperanton post pli ol dekjara laboro pri ĝi) estas afero ege neprobabla. Nature do oni skeptikas. Sed se oni kontrolas la realon (kiel aliaj lingvistoj jam faris), oni rimarkas, ke Esperanto mirinde bone funkcias por internacia komunikado. Estus tre bone, se pli da lingvistoj kaj esploristoj volus fari studojn kaj esploradon pri Esperanto en la estonteco.

Ĉu eblas lerni Esperanton en universitatoj kaj lernejoj?

En kelkaj landoj jes. Multaj esperantistoj argumentas, ke lernado de Esperanto en la baza lernejo helpas al la lernantoj poste pli facile lerni aliajn fremdajn lingvojn pro tio, ke la lernantoj ricevas bonan memfidon pri lingvolernado lernante la relative facilan Esperanton kaj ke ili ankaŭ ekhavas pli bonan komprenon pri gramatikaj strukturoj, dank' al la klareco de la gramatiko de Esperanto. Sed ĝis nun mankas sufiĉaj sciencaj pruvoj pri tio.

Ĉu oni povas aŭdi laŭ elparolo, de kiu lando venas Esperanto-parolanto?

Ofte oni povas diveni de la akĉento, de kiu lando venas persono, kiu parolas en Esperanto, sed ne ĉiam; ekzistas ankaŭ tiuj, kiuj havas "neŭtralan" elparolon.

Ĉu denaskaj Esperanto-parolantoj ekzistas?

Verŝajne ekzistas ĉirkaŭ 1000 homoj, kiuj parolas Esperanton kiel unu el siaj gepatraj lingvoj. Ofte estas tiel, ke la gepatroj renkontiĝis dum iu Esperanto-aranĝo kaj estas el malsamaj landoj. Ili uzas Esperanton inter si hejme kaj kiam ili poste ekhavas infanon, ili volas plu uzi Esperanton inter si.

Ĉu ne sufiĉas la angla por internacia komunikado?

La angla estas tre utila por internacia komunikado en multaj situacioj. Sed fakto restas, ke ne ĉiuj sukcesas atingi altan nivelon en tiu lingvo, eĉ post plurjara lernado. Aparte por tiuj, kies gepatra(j) lingvo(j) ne similas al la angla, estas malfacile atingi altan nivelon. Esperanto estas pli facile lernebla ol la etnaj lingvoj, kiam temas pri lernado de fremda lingvo kiel junulo aŭ plenkreskulo. Krome, Esperanto ne estas ligita al iu aparta nacia kulturo, kio estas granda avantaĝo por lingvo, kiu funkcias kiel ponto inter ĉiuj popoloj, kiuj tiel komunikas sur egala bazo.

http://aktuale.info/eo/esperanto/od