La Bona Espero
"Bona Espero" estas bieno-lernejo, fondita kaj prizorgata de esperantistoj, por malriĉaj aŭ orfaj infanoj. Ĝi situas en Alto Paraíso, ŝtato Goiás, Brazilo. "Bona Espero" havas celon protekti, eduki kaj instrui infanojn, alfabetigi ilin kaj tiel krei bazon por ilia estonta vivo. Esperanto estas uzata kiel internacia lingvo en la lernejo kaj ĝin lernas plejmulto da gelernantoj, sed ĝi ne estas deviga - la lecionoj okazas en portugala lingvo.
"Bona Espero" estis fondita en 1957 de 6 brazilaj esperantistoj: Arthur Vellozo, Renato Lemos, Neuza Esteves de Araújo, Elisabeta Poincaré, Inês Nunes de Andrade kaj Carmélia Gomez da Silva. Ilin gvidis idealisma revo helpi al infanoj, krei komunumon surbaze de amikeco, amo kaj Esperanto. Bedaŭrinde dum du unuaj jardekoj de ĝia ekzistado "Bona Espero" frontis multe da malfacilaĵoj: ĉefe mankon de financa subteno kaj infrastrukturo en regiono, akcepteblajn loĝkondiĉojn, problemojn pri malbona reputacio de la lernejo.
La situacio komencis iom post iom ŝanĝiĝi, kiam esperantista paro Giuseppe kaj Ursula Grattapaglia venis viziti "Bonan Esperon" en 1973 kaj vidante ĝian mizeron decidis translokiĝi de Italio al Brazilo kun du siaj filoj kaj dediĉi siajn fortojn al la bieno-lernejo. Dank' al ilia pasia, pli ol 30-jara laboro, "Bona Espero" sukcesis plenigi sian celon: la lernejon ĉiujare ĉeestas ĉ. 40 infanoj, ĝin jam entute frekventis pli ol 400 infanoj. En la institucio estis kreitaj bonaj vivkondiĉoj, konstruitaj vojoj, pontoj, akva kaj elektra sistemoj kaj ĉio necesa por moderna bieno.
Por multaj infanoj "Bona Espero" estas ne nur lernejo, sed ankaŭ hejmo, kie ili unuan fojon lernas vivi amike, ricevas sufiĉe da manĝaĵo, estas vestitaj kaj prizorgataj. Multaj edukitoj iĝis oficistoj en proksima urbo Alto Paraiso, finis universitaton aŭ senprobleme trovis laboron en diversaj kampoj, kio tre helpis pri evoluo de la regiono.
La bieno-lernejo "Bona Espero" plej parte estas subtenata de esperantistoj el la tuta mondo. Ĝia ĉefa kaj plej grava subtenanto estas "Subtena Societo Bona Espero", fondita en Germanio en 1981. Multe kontribuas ankaŭ aliaj esperantistoj ne nur mem finance subtenante la eduk-institucion, sed ankaŭ serĉante subtenantojn kaj organizante subten-akciojn en sia ĉirkaŭaĵo. Granda kaj tre signifa laboro estis farita kaj daŭre farata de volontuloj, kiuj vizitas "Bonan Esperon" kaj per siaj diversspecaj laboroj kontribuas al ĝia bonstato.
Plena nomo de la bieno estas "Bieno Lernejo Bona Espero Eduka Institucio Esperantista" (portugale: "Fazenda Escola Bona Espero Instituição Educacional Esperantista").
Fontoj:
Roman Dobrzyński, "Bona Espero - idealo kaj realo", 2008
http://eo.wikipedia.org/wiki/Bona_Espero





