Interreto
Apero kaj disvastiĝo de interreto kaj komputilaj teknikoj forte influis la komunumon de Esperanto-parolantoj. Interreto iĝis perfekta komunikilo por la komunumo, kies membroj loĝas dise tra la mondo kaj parolas komunan lingvon. Antaŭ tiu ĉi tempo la sola eblo ricevi informojn pri okazaĵoj en Esperanto-mondo kaj praktiki Esperanton estis kutima poŝto, membriĝo en diversaj organizoj kaj kluboj, legado de gazetoj kaj partopreno en Esperanto-aranĝoj. Ofte aktiva agado de Esperanto-parolantoj plejparte okazis en la nivelo de loka klubo aŭ organizo. Universala Esperanto Asocio rolis kiel centro, kiu havis superrigardon pri agado de landaj organizoj.
Dank' al la modernaj teknikoj la situacio forte ŝanĝiĝis. La parolantoj de Esperanto ekhavis ilojn, pere de kiuj oni povas tre rapide, facile kaj senpere komuniki unu kun la alia. Aperis unuaj paĝaroj, kreiĝis unuaj retaj diskutlistoj kaj la reta komunumo komencis rapide disvolviĝi kaj kreski. Nuntempe ekzistas kelkcent diskutlistoj en Esperanto, kiuj traktas tre diversajn temojn. Multaj organizoj ekhavis proprajn paĝarojn kaj dissendolistojn, pere de kiuj oni informas pri siaj agadoj. Oni komencis aperigi proprajn personajn retejojn, blogojn ks. La serĉ-retejoj nun trovas milionojn da paĝoj, kiuj iel rilatas al Esperanto. Esperanto estas tre aktive uzata en la tujmesaĝiloj kiel ICQ, IRC, MSN, Skype ks.
En la jaro 1999 fondiĝis E@I (Esperanto@Interreto) - internacia laborgrupo, kiu okupiĝas pri retaj projektoj, inter kiuj estas ankaŭ lernu! - granda portalo por lerni Esperanton, kiu nuntempe estas la plej populara kaj amase vizitata Esperanto-retejo. En la jaro 2005 E@I registriĝis kiel politike neŭtrala, neregistara junulara organizo.
Programistoj-volontuloj komencis krei programojn, kiuj povus esti utilaj al Esperanto-komunumo, ekz. vortarojn, klavarojn ks. Tradukemuloj kunligis fortojn por tradukado de diversaj popularaj programoj, kiel Open Office, Firefox, IrfanView, la grafika labormedio KDE, kaj la operacia sistemo Ubuntu. La famaj retejoj kiel Google, Wikipedia, Facebook, Ipernity havas nuntempe interalie ankaŭ Esperanto-versiojn. La serĉ-retejo Google havas ne nur Esperanto-interfacon, sed ankaŭ eblon limigi sian serĉon nur al esperantlingvaj paĝoj.





