Dato: 19-05-2012

Lingvo de Paco

"Lingvo de Paco" estas esperantista projekto pri senpaga instruado de Esperanto al rifuĝintoj en konfliktaj regionoj. La projekto funkciis en Azio kaj Afriko, ĝia plej sukcesa ero estis instruado en la afganaj rifuĝejoj de Irano en 2002.

Por la rifuĝintoj instruis kaj lokaj iranaj instruistoj (Said Borhani), kaj la serba rektmetoda instruistino Tereza Kapista.

"Rilatigi afganojn kun la aliaj mondanoj pere de neŭtrala lingvo, kies kulturo kaj filozofio plenplenas da pacamo, amikeco kaj interfrateco, povas esti favora kaj nobla donaco al ili", - skribis pri la ideo de la projekto irana esperantisto Reza Torabi.

Similaj agadoj por la malpacaj regionoj okazis ankaŭ ekster la projekto de UEA. Ekzemple, en 2005 taĝika esperantisto Saidnabi Saidilhomzoda vojaĝis al Kabulo (ĉefurbo de Afganio) por instrui Esperanton en la universitato. Lian vojaĝon subtenis UEA, KAEM kaj kelkaj unuopaj japanaj esperantistoj. La kurson tiam partoprenis ĉ. 150 studentoj en kvar grandaj grupoj.