Dato: 19-05-2012

Pasporta Servo

Pasporta Servo
 

"Pasporta Servo" estas gastiga servo. Ĝi estas grava eldonaĵo en Esperanto kaj por multaj homoj la kialo por eklerni Esperanton. Tio estas adresaro de homoj el la tuta mondo, kiuj ofertas al Esperanto-parolantoj gasti en iliaj hejmoj senpage. En la jaro 2008 en la listo troviĝis pli ol 1200 gastigantoj en 90 landoj.

La gastigantoj elektas, kiom da tranoktadoj kaj kiom da gastoj ili akceptas, kaj povas enmeti diversajn komentojn pri siaj interesoj, deziroj kaj apartaj kondiĉoj.

La gastigantoj ĝuas akcepti homojn de diversaj landoj, kaj la gastoj ĝuas resti senpage. Krome, gastoj sentas sin bone ĉar la gastigantoj povas helpi ilin pri transportado, ekkono de la loko ks.

"Pasporta Servo" estas eldonaĵo de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO). La unua ideo pri la tiel nomata "Programo Pasporto" aperis en 1966, kaj estis propono de Ruben Feldman-Gonzalez el Argentino. "Pasporta Servo" laŭ la nuna sistemo aperis unuafoje en 1974, kun 40 gastigantoj, sub gvido de Jeanne-Marie Cash el Francio. Ambaŭ pioniroj daŭre estas gastigantoj de "Pasporta Servo".

En la jaro 2009 "Pasporta Servo" translokiĝis en la reton. Pli da detaloj pri tio troveblas ĉe http://www.pasportaservo.org.