Dato: 23-02-2012

Kiel helpi?

La projekto Esperanto-aktuale ĉefe celas porti novaĵojn (en multaj lingvoj) pri Esperanto-agado al la publiko (en multaj landoj). Tial nia strebo estas informi kiel eble plej multe kaj plej kvalite pri gravaj, interesaj, sciindaj aferoj, rilataj al Esperanto. Tial ankaŭ via helpo estas bonvena - aktuale.info volas esti loko, kie ĉiu informanto povos trovi sian spacon por akurate kaj ĝisdate informi pri okazaĵoj de lia regiono, urbo, lando. Pri tio, kiel vi povus kontribui, legu en la paĝoj Praktike kaj Finance.