Dato: 19-05-2012

Praktike

Se vi havas deziron kaj iom da libera tempo, via helpo estas tre bonvena, ĉar ĉiam aperas realigindaj taskoj. Ĉi-sube vi trovos manierojn, per kiuj vi povus al ni helpi.

  • Verkado de novaĵoj - Esperanto-aktuale estas paĝaro por havi ĝisdatajn multlingvajn novaĵojn al la publiko. Ni mem ne ĉiam povas scii, kio kaj kie okazas. Pro tio vi povas verki la novaĵojn pri la aranĝoj, okazaĵoj aŭ aliaj aferoj, kiuj povus esti interesaj ankaŭ por ne-esperantistoj.
  • Tradukado - se Esperanto-aktuale ankoraŭ ne ekzistas en via lingvo, vi povas ektraduki ĝin kaj se vialingva versio ekzistas, vi povas helpi pri tradukkontrolado kaj ĝisdatigado. Vi povas helpi pri tradukado ankaŭ sen mem bone regi Esperanton. (Por iĝi tradukanto necesas unue registriĝi ĉe la tradukejo de E@I, se vi ankoraŭ ne estas registriĝinta ĉe lernu! aŭ Esperanto-aktuale.)
  • Enhavo - ĉefa parto de ĉi tiu projekto estas kompreneble enhavo. Se vi havas interesajn tekstojn, bildojn, filmojn, sonojn pri Esperanto, kaj se vi ŝatus ebligi al (miloj da) aliaj uzantoj de Esperanto-aktuale profiti vian materialon, sendu ĝin al ni! Atentu, ke la kontribuita enhavo en ajna formo estas libere uzebla far uzantoj de la retejo (laŭ la ĝenerala libera kopirajto de aktuale.info).
  • Programado - la ĉefaj programteknikoj uzataj ĉe Esperanto-aktuale estas PHP (kun iom da Smarty), JavaSkripto, Perlo kaj Flaŝo. Se vi havas profundajn spertojn pri ili kaj/aŭ pri XHTML kaj MySQL, ni tre ĝojus se vi skribus al ni.
  • Testado kaj kontrolado - eĉ plej bonaj programistoj, tradukantoj kaj enhavverkantoj foje eraras kaj pro tio gravas bone testi kaj kontrollegi novajn (kaj malnovajn) partojn de Esperanto-aktuale. Tion vi faras jam simple uzante la paĝaron kaj sendante al ni komentojn (ekzemple per la ligilo piede de ĉiu paĝo de Esperanto-aktuale), sed vi povas laŭvole helpi eĉ pli anoncante vin testanto kaj kontrolante ankoraŭ ne publike alireblajn partojn de la paĝaro.
  • Informado - kompreneble ni ĝojus, se ĉiuj scius pri la ekzisto de Esperanto-aktuale kaj povus informiĝi pri Esperanto. Pro tio ni kreas diversajn informilojn, kiujn vi povas uzi, se vi emas helpi pri informado. Ni ankaŭ ĝojus aŭdi pri via informagado, se vi emas skribi al ni pri tio.
  • Ideoj kaj komentoj - je la fino ni substreku lastan fojon gravecon de viaj reagoj pri ĉio, kio koncernas Esperanto-aktuale. Ne ĉiam ni povas reagi tuje, sed tio ne signifas, ke ni forgesis aŭ ignoras tion kion vi skribis al ni. Povas esti ke viaj ideoj eniros laborplanon por la sekva paŝo en evoluo de Esperanto-aktuale, sed ankaŭ povas esti ke (aparte se multaj aliaj uzantoj opinias la samon) ili realiĝos pli frue. Vian opinion pri unuopaj paĝoj aŭ partoj de Esperanto-aktuale plej bonas sendi per la komentligilo sube de ĉiu paĝo. Dankon!

Por iĝi kunlaboranto skribu retmesaĝon al teamo@aktuale.info.

Ĉu ĉi-supre vi ne trovis manieron, en kiu vi povus/volus helpi? Kontaktu nin!