Dato: 23-02-2012

Malgarantio

  1. Ni strebas, ke aktuale.info estu ĉiam atingebla, sed ni ne garantias seninterrompan, seneraran, rapidan kaj bonan funkciadon de la paĝaro ĉiam. Ni rezervas al ni rajton sen antaŭa averto ĉesigi funkciadon de la paĝaro aŭ de iu ĝia parto. Ni ne garantias, ke ĉiuj mankoj kaj difektoj de la paĝaro estos korektitaj aŭ riparitaj.
  2. Ni ne garantias, ke la paĝaro kaj informoj, kiujn vi ricevos, povos respondi al ĉiuj viaj bezonoj kaj aspiroj.
  3. Aktuale.info strebas, ke vin atingu aktualaj novaĵoj. Sed ni neniel povas garantii, ke tiuj informoj ĉiam estos tiaj.
  4. La tekstoj de la paĝaro povas enhavi diversajn tajperarojn kaj malĝustaĵojn, ĉar pri ĝi laboras multaj diversaj homoj. La teamo de aktuale.info provas korekti ilin iom post iom kaj viaj atentigoj pri ili estas bonvenaj.
  5. Aktuale.info ne povas garantii, ke la tradukoj de la enhavo ĉiam estos aktualaj kaj ĝustaj.
  6. Aktuale.info ne estas respondeca pri la enhavo de komentoj, kiujn sendas la uzantoj de la paĝaro. Tiu enhavo ne esprimas nian opinion. Ni strebas, sed ne devigas nin kontroli tiun enhavon. Tamen ni rajtas redakti aŭ forigi tiun enhavon sen ajna averto, se ĝi rompas la kondiĉojn por uzado de la paĝaro.
  7. Sur iuj paĝoj de aktuale.info eblas trovi ligilojn al aliaj paĝaroj. Aktuale.info neniel respondecas pri la enhavo aŭ funkciado de tiuj paĝaroj, varoj aŭ servoj haveblaj ĉe tiuj ĉi retpaĝoj aŭ rimedoj, aŭ pere de ili, aŭ de fido je ili. La samo validas ankaŭ por reklamo.
  8. Aktuale.info ne respondecas pri konduto de aliaj personoj uzantaj vian konton, pro intenca aŭ hazarda malkaŝo de viaj salut-informoj.
  9. Ĉiuj dokumentoj aŭ elementoj, elŝutitaj aŭ akiritaj dum la uzado de la Servoj, estas elŝutitaj laŭ via propra diskreteco kaj je viaj riskoj, kaj vi estos la sola respondeculo pri la ekaperintaj difektoj de viaj sistemo kaj ilaro, kaj ĉiu perdo de datumoj rezultantaj de tiaj elŝutoj.
  10. Aktuale.info ne respondecas pri:
    1. perdo de via fameco aŭ reputacio;
    2. perdo de viaj donitaĵoj;
    3. perdo de la enhavo (estas konsilinde konservi kopion de la aldonata enhavo);
    4. perdo de via gajno aŭ pri alia ekonomia perdo, kiun vi estus kaŭzinta, kaj/aŭ
    5. pri iuj ajn nerekta perdo, kiu estus ligita al via uzo de aŭ aliro al la servoj.
  11. Konforme al tio, kio antaŭe estis menciita, aktuale.info ne povas esti responsa pri iu ajn perdo, pri iuj ajn kostoj, ĉu rektaj ĉu malrektaj, kiuj rezultus:
    1. de la fakto, ke vi ne povas uzi aŭ aliri la servojn;
    2. de la kostoj kiuj sekvas el la akirado de varoj aŭ anstataŭaj servoj kiuj sekvas el la akirado de varoj, donitaĵoj, informoj, aŭ servoj, el la ricevo de mesaĝoj, aŭ el transakcioj faritaj pere de aŭ en la servoj;
    3. de ŝanĝoj de aŭ nerajtigitaj aliroj al viaj transsendoj aŭ donitaĵoj;
    4. de deklaroj aŭ kondutoj de eksteraj personoj en la servoj; kaj/aŭ
    5. de kiu ajn alia kialo ligita al la Servoj.
  12. Vi uzas la paĝaron proprariske kaj propradanĝere.

La supraj informoj estas nur ĝeneralaj indikoj kaj ne estas adaptitaj al konkreta persono aŭ subjekto por konkretaj cirkonstancoj. Ili ne nepre devas esti la plej freŝaj kaj tute ĝustaj. Tio ankaŭ ne estas profesia aŭ jura konsilo.

Se vi eniras iun ajn parton de tiu ĉi paĝaro, tio signifas, ke vi konsentas kun la supre menciitaj asertoj.