Privateco
Kiel parto de la normala funkciado de aktuale.info ni kolektas informojn pri vi. Ĉi tiu dokumento - Privateca politiko - priskribas la informojn, kiujn ni kolektas pri vi kaj kiel ni eble uzos tiujn informojn.
E@I uzas Open ID ensalut-teknologion por kelkaj siaj paĝaroj: aktuale.info, tradukejo de E@I kaj lernu!. T.e. se vi registriĝas en unu el tiuj paĝaroj, vi ne devas memorfiksi salutnomon kaj pasvorton por ĉiu aparta retejo. Ĉiuj informoj estas transdonataj aŭtomate. Tio plifaciligas uzadon de la paĝaroj kaj ŝparas tempon de uzantoj. Notu bone, ke tio validas nur por la projektoj aktuale.info, tradukejo de E@I kaj lernu!. Do privatecaj politikoj de la paĝaroj estas la samaj.
Por la funkciado de aktuale.info necesas kolektado de personaj informoj pri niaj uzantoj. Ĉi tiuj informoj estas bezonataj por:
- Persone agordi kaj ĝustigi vian uzon de la servo;
- Sendi al vi viajn salut-informojn, kaze ke vi ilin perdos.
Pripersonaj informoj, kolektataj en aktuale.info (informoj, kiujn vi sendas al ni, plenigante aliĝ-formularojn):
- Salutnomo - elpensita nomo, kiu ĉiam montriĝas en via konto, se skribas komentojn pri la artikoloj ks.;
- Pasvorto - ĉifrita informo, kaŝita de ĉiuj uzantoj kaj ankaŭ de la administrantoj de la paĝaro. Pro tio, se vi forgesos vian pasvorton, al vi estos sendita nova generita pasvorto;
- Retadreso - kaŝita de ĉiuj uzantoj, sed uzata por atentigoj, memorigoj pri forgesitaj pasvorto aŭ salutnomo. Via retpoŝt-adreso ankaŭ sendiĝas al ni, se vi kontaktas nin pere de retpoŝto. Tio helpas al ni kontakti vin por respondi al viaj demandoj.
- Plena nomo;
- Loĝlando;
- Naskiĝtago.
Ni bezonas ĉiujn informojn por statistikaj kaj administraj kialoj. Ni neniel misuzos aŭ pludonos ilin al iu alia, kaj tial petas vin doni verajn datumojn. Vi iam ajn povas aliri la personajn informojn, kiuj rilatas al vi, registritajn ĉe aktuale.info pere de via konto kaj modifi aŭ forigi ilin.
Elektronikaj identigaj informoj, kolektataj en aktuale.info:
- Komputilnumeroj (IP adresoj) kaj nomoj de gastigaj komputiloj (host), de kiuj vi konektiĝas al interreto, ĉu vi konektiĝis indvidue aŭ pere de prokura servilo;
- Retumiloj kaj iliaj versioj, kiujn vi uzas por atingi nian retejon;
- Operaciumoj de viaj komputiloj kaj versioj;
- Datoj kaj tempoj, kiam vi atingas nian retejon;
- Ligiloj al niaj paĝoj, kiujn vi vizitas;
- Ligiloj de retejoj, de kiuj vi atingis nian retejon.
Ni uzas statistikon por fari nian retejon pli utila al la vizitantoj (t.e. ni kolektas informojn, kio estas plej kaj malplej interesa por vizitantoj) kaj por similaj celoj.
Aktuale.info enhavas ligilojn al aliaj retejoj. Bonvolu rimarki, ke la privatecaj politikoj de tiuj retejoj (krom la projektoj de E@I) eble malsamas al tiuj de aktuale.info. Aktuale.info ne respondecas pri la privatecaj politikoj kaj praktikoj de iu ajn ligita retejo. Ni konsilas al vi legi la privatecan politikon de iu ajn retejo, kiun vi vizitas.
Por sekurigi la honestecon de la retejo, aktuale.info akurate proceduras rilate al, sed ne limigite al sekurecaj kontroloj, la uzado de ĉifraj iloj kaj programoj, kaj aliaj sekurecaj skemoj. Interna aliro al la privataj kaj nepublikaj personaj informoj de uzantoj estas donata al administrantoj kaj individuoj nur kiam nepre bezonata.
Kvankam ĉi tiu Privateca politiko esprimas la normojn de aktuale.info por tenado de privataj datumoj, ĝi ne estas en pozicio garantii, ke oni ĉiam sekvos la normojn. Eble estas faktoroj ekster la rego de aktuale.info, t.e. la agado de malicaj skriptoj, fihakeroj kaj trompuloj, kiuj eble rezultiĝos en la malkaŝiĝo de datumoj. Konsekvence, aktuale.info rezignas pri iu ajn garantio rilate al la tenado aŭ kaŝiĝo de privataj informoj.
Lasta ĝisdatigo: 03.11.2009


